Kritiko de kriminala racio
Aspekto
Kritiko de kriminala racio | |
---|---|
Origine | Critique of Criminal Reason |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Michael Gregorio |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2006 |
Eldonisto | Faber and Faber |
Eldonejo | Faber & Faber |
Trajtoj | |
Paĝoj | 396 |
ISBN | 978-0-571-22927-7 |
Ĝenro | krimfikcio |
Kritiko de Kriminala Racio (angle Critique of Criminal Reason) estas krimromano verkita de Michael Gregorio, profesoro pri filozofio en Italio. La intrigo okazas en la urbo Kenigsbergo, dum la klimakso de la napoleonaj militoj, en la jaro 1804. La verko priskribas la aventurojn de juna juĝisto nomita Hanno Stiffeniis : li klopodas aresti murdiston, kiu plenumis serion da strangaj kaj groteskaj murdoj en la urbo. Li estas helpita de loka policserĝento, Herr Köch : ili formas duopon, kiu iasence similas al la famaj Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson. Plie okazas apero de la historia filozofo Immanuel Kant, kiu grave partoprenas la enketon.