Saltu al enhavo

Krivodanovo (Tjumena provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krivodanovo
(Криводанова)
vilaĝo
domareto
Oficiala nomo: Криводанова
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Tjumena provinco
Regiono Urala federacia regiono
Distrikto Tjumena distrikto
kampara municipo Ĉikĉa kampara municipo
Ŝoseo Tjumeno — Krivodanovo
Rivero Turo
Situo Krivodanovo
 - koordinatoj 57° 07′ 23″ N 66° 12′ 01″ O / 57.12306 °N, 66.20028 °O / 57.12306; 66.20028 (mapo)
Loĝantaro 605[1] (2014)
Horzono UTC+5
Poŝtkodo 625537
ОКТМО 71644485111
OKATO 71244885003
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 3452
Krivodanovo (Tjumena provinco) (Rusio)
Krivodanovo (Tjumena provinco) (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Krivodanovo (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
Krivodanovo (Tjumena provinco) (Tjumena provinco)
DEC
Situo kadre de Tjumena provinco
Map
vdr

Krivodanovo (ruse Криводанова, Krivodanova) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Ĉikĉa kampara municipo (ruse Чикчинское сельское поселение).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Krivodanovo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, sur la dekstra bordo de la rivero Turo, proksimume 33 km for de Tjumeno, sude de P404, ĉe la ŝoseo Tjumeno — Krivodanovo, kaj estas la lasta setlejo en tiu ĉi ŝoseo. Ĝi estas ĉirkaŭita de arbaroj, plejparte pinaj.

Ĉirkaŭ Krivodanovo
rivero Turo Ŝĉerbak
Jakuŝi Krivodanovo
lago Bolŝoj Narik

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (79%)[2].

Loĝantaro de Krivodanovo
2002[2] 2010[3] 2014 - - - - - -
543 606 605[1] - - - - - -

Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 12 kortoj, en kiuj loĝis 42 viroj kaj 43 inoj. Vilaĝanoj kultivis 80 desjatinojn (87,4 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 130 ĉevalojn, 130 bovinojn, 250 ŝafojn, 20 kaprojn kaj 156 porkojn[4]. Lokanoj okupiĝis pri grenkultivado, kaptado de fiŝoj ĉasado de bestoj, komercis je viando kaj fojno, faris bastomatojn, plektis fiŝkaptajn retojn kaj komercis etskale dum la Irbita foiro[5].

En sovetia tempo la vilaĝo estis parto de la sovĥozo "Turinskij". En 1975 estis inaŭgurita moonumento al la vilaĝanoj pereintaj dum la Dua mondmilito[1].

Apud la vilaĝo situas pluraj ripozejoj[1].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 А в Криводановой — праздник! (ruse). la administracio de Tjumena distrikto (2014-09-25). Arkivita el la originalo je 2017-09-19. Alirita 2024-10-02 .
  2. 2,0 2,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05 .
  3. Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10 .
  4. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 67. 
  5. Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 62.