Saltu al enhavo

Balearica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krongruoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balearica
Grizkrona gruo, Balearica regulorum
Grizkrona gruo, Balearica regulorum
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Balearica
Brisson, 1760
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La birdogenro Balearica (nomita ankaŭ krongruoj) enhavas du vivantajn speciojn en la grufamilio Gruidae: nome la Kronogruo (B. pavonina) kaj la Griza krongruo (B. regulorum).[1]

Tiuj specioj nuntempe vivas nur en Afriko, sude de la Sahara Dezerto, kaj estas la nuraj gruoj kiuj povas nestumi en arboj. Tiu habitato estas tialo por ke oni supozas, ke la relative malgrandaj gruoj de la genro Balearica estas proksime al la tre similaj praaj membroj de Gruidae.

Kiel ĉiuj gruoj, ili manĝas insektojn, reptiliojn, kaj malgrandajn mamulojn.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Balearica estis kreita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760 kun la nigra krongruo (Balearica pavonina) kiel la tipa specio.[2][3][4] La nomo estas derivita el la Latina Baliaricus por "de Balearaj Insuloj".[5]

La grua familio (Gruidae) estas dividita en la subfamilio Gruinae (Gruenoj) de tipaj gruoj kaj la subfamilio Balearicinae (Balearecenoj) de krongruoj.[6]

Nuntempaj specioj

[redakti | redakti fonton]

Fosiliaj registroj

[redakti | redakti fonton]

Krongruoj ŝajne estis pli disvastigataj prahistorie. Kompare kun la veraj gruoj, nome la genro Grus, kiuj estis ĉiam oftaj en Holarkto kaj apudaj regionoj, la nuna genro ŝajne havis pli grandan distribuadon ĉe Atlantiko, kun teritorioj en Eŭropo kaj Nordameriko; oni ne konas fosiliajn registrojn de Azio aŭ Sudameriko, ĉar ili ne estis malkovritaj ankoraŭ.

  • Balearica rummeli (frua Mioceno de Germanio) – iam Basityto
  • Balearica excelsa (frua–meza Mioceno de Francio) – iam Grus kaj Ornithocnemus
  • Balearica exigua (Mioceno de Nebrasko)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]