Nigra kronogruo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Nigra kronogruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Balearica pavonina Lineo, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra kronogruo aŭ simple Kronogruo (Balearica pavonina) estas parto de la familio Gruidae, kun sia frata specio, nome Griza kronogruo. Pinte ĝi montras sian karakteran haregec-pluman orkronon. Ĝi kutime troviĝan en neprofundaj malsekejoj de sub-Sahara Afriko dum la pluvsezono, kiuj estas ties ĉefaj reproduktejoj, manĝejoj kaj ripozejoj kvankam ili povas troviĝi ankaŭ manĝantaj en herbejoj kaj apud kultivejoj de seka savano.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Nigra kronogruo estis formale priskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de sia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kun la gruoj kaj ardeoj en la genron Ardea kaj stampis la dunoman nomon Ardea pavonina. Li specifis la tipan lokon kiel Afriko.[1][2] Lineo citis pli fruajn fakulojn kiel la anglan naturscienciston George Edwards kiu en 1751 estis inkludinta priskribon kaj mankoloran bildon de la "Krona Afrika Gruo" en la kvara volumo de sia A Natural History of Uncommon Birds.[3] La Nigra kronogruo estas nune metita kun la Griza kronogruo en la genron Balearica kiu estis enkondukita en 1760 fare de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson.[4] La genronomo devenas el la Latina Baliaricus kun la signifo "de Baleara Insuloj". La specifa epiteto pavonina estas Latina kun la signifo "paveca" aŭ "kun la modelo aŭ koloro kiel la pavovosto".[5]
Oni agnoskis du subspeciojn:[4]
- B. p. ceciliae Mitchell, PC, 1904 – sudokcidenta Ĉado ĝis okcidenta Etiopio al nordokcidenta Kenjo kaj norda Ugando
- B. p. pavonina (Linnaeus, 1758) – Senegalo kaj Gambio al Ĉado
Priskribo
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Balearica_pavonina_%28Schwarzer_Kronenkranich_-_Black_Crowned_Crane%29_-_Weltvogelpark_Walsrode_2013-01.jpg/220px-Balearica_pavonina_%28Schwarzer_Kronenkranich_-_Black_Crowned_Crane%29_-_Weltvogelpark_Walsrode_2013-01.jpg)
La Nigra kronogruo povas esti ĝis 105 cm longa, pezas inter 3 kaj 4 kg kaj havas enverguron de 180 ĝis 200 cm. [6] Nature, ĝi estas karakterizita pro sia malhela ardezgriza ĝis nigra plumaro, kaj ĝi havas rigidajn orkolorajn plumojn sur la kapoverto kio formas sian kronon. Ĉiu orkolora heregeca plumo estas spiralo kiu estas blanka unuflanke kaj bruna aliflanke kun nigro en la pinta pinto.[7]
Aliaj distingaj trajtoj de tiuj birdoj estas la blankaj plumoj sur la supra flanko de siaj flugiloj kaj la saketo de ruĝa haŭto, nome la gorĝosako, pendanta suben el siaj mentonoj. Iliaj longaj gamboj kaj iliaj fingroj estas nigraj, kaj ili havas longan malantaŭan fingron kiu ebligas ilin teni sin sur ripozejoj. La Nigra kronogruo havas ankaŭ grandajn ruĝajn vangomakulojn ĝuste malantaŭ siaj okuloj kiuj estas diference grandaj inter la du subspecioj; la Okcidentafrika Nigra kronogruo (Balearica pavonina pavonina) havas ruĝan areon en la malsupra duono de sia vangomakulo dum la Sudana Nigra kronogruo (Balearica pavonine ceciliae) havas ruĝan areon ankaŭ etenda al la supra duono.[7] Masklaj nigraj krongruojn estas pli grandaj sed aliel nedistingeblaj el inoj. Junuloj estas ĉefe grizaj kun bruna krono kaj nuko griza en bruna korpo.[6]
Habitato kaj distribuado
[redakti | redakti fonton]La Nigra kronogruo troviĝas tra savanaj regionoj de Sahelo kaj Sudano en Afriko, okupante malfermajn areojn kiel herbejoj, neprofundaj malsekejoj, marĉoj, kaj bordoj de lagoj kaj riveroj.[8][9] Oni scias ankaŭ, ke ili ripozas en arboj.
Ilia teritorio etendiĝas el la Senegala Baseno kaj la Gvinea-Bisaŭa Drenejo en Okcidenta Afriko ĝis la Etiopiaj Altaj Teroj kaj Sudokcidento de la Rifta Valo en Orienta Afriko. LA subspecio Balearica pavonina pavonina okupas la okcidentan parton de tiu teritorio, dum la Balearica pavonina ceciliae troviĝas pli oriente kun pli grandaj nombroj en Sudano.[10]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ (1934) Check-List of Birds of the World 2. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
- ↑ Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds 4. London: Printed for the author at the College of Physicians.
- ↑ 4,0 4,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 25a de Julio 2024 .
- ↑ Jobling, James A. (2010). The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. pp. 66, 294. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ 6,0 6,1 (2020) “Black Crowned-Crane (Balearica pavonina)”, Birds of the World. doi:10.2173/bow.blccra1.01. 240750003.
- ↑ 7,0 7,1 (1964) “The African Crowned Cranes”, The Wilson Bulletin 76 (4), p. 355–377.
- ↑ (2018) “Assessment of black crowned crane and wattled crane population and spatiotemporal distribution in Jimma Zone, Southwest Ethiopia”, Global Ecology and Conservation 16, p. e00459. doi:10.1016/j.gecco.2018.e00459. Bibkodo:2018GEcoC..1600459A.
- ↑ (1993) “Wetland habitats for black crowned cranes in West and Central Africa”, Proceedings 1993 African Crane and Wetland Training Workshop, p. 99–101.
- ↑ (2019) “Effects of habitat loss and human influence on the survival of black-crowned cranes in Africa”, Journal of Degraded and Mining Lands Management 6 (3), p. 1705–1711. doi:10.15243/jdmlm.2019.063.1705.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉiuj specioj de gruoj (angle)
|