Kruŝĉica
Aspekto
Kruŝĉica | ||
---|---|---|
vilaĝo cadastral municipality of Serbia (en) vd | ||
Administrado | ||
Lando | Serbio | |
Provinco | Vojvodino | |
Distrikto | Suda Banato | |
Fondita | 1660 | |
Aŭtokodo | VŠ | |
Telefonkodo | 013 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 980 | |
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 44°55′22″N 21°28′13″O / 44.92278°N, 21.47028°O (mapo) Koordinatoj: 44°55′22″N 21°28′13″O / 44.92278°N, 21.47028°O (mapo) | |
Alto | 166 m | |
Areo | 29 km² | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
Alia projekto | ||
Vikimedia Komunejo Kruščica [+] | ||
Kruŝĉica (serbe Крушчица, slave Kruščica, hungare Körtéd) estas malgranda vilaĝo en Serbio, en municipo de Bela Crkva. Ĝi situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj, apud la landlimo al Rumanio. Bela Crkva troviĝas en distanco de kvin kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1660. La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al departemento Temes, al distrikto de Fehértemplom, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Kruŝĉica 989 homoj (706 serboj (71 %), 231 ĉeĥoj, 23 ciganoj, po 6 rumanoj kaj hungaroj, 4 jugoslavianoj, 3 slovakoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Grekokatolika serba preĝejo
-
Romkatolika preĝejo al sankta Vendel