Krzemionki
Aspekto
Krzemionki, konata ankaŭ kiel Krzemionki Opatowskie – arkeologia rezervejo de neolitikaj minejoj de striita siliko en distrikto Ostrowiec (Sanktakruca provinco), 5 km nord-oriente de Ostrowiec Świętokrzyski.
Historio
[redakti | redakti fonton]Minejoj de striita siliko, ekspluatadaj en la jaroj ĉ. 3900–1600 antaŭ Kristo, estas unu el la plej gravaj en Eŭropo. En neolitiko la mineralo estis i.a. elfosata de la popoloj de funelpokalkulturo, kaj en bronzepoko.
La minejoj estis malkovritaj en 1922 de geologo Jan Samsonowicz. En la objekto estas kvar specoj de minejoj. Oni trovis pli ol 2700 ŝaktojn.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Jerzy Bąbel, Krzemionki. Prahistoryczne kopalnie krzemienia pasiastego (Krzemionki. Prahistoriaj minejoj de striita siliko), Ostrowiec Świętokrzyski 2003.
Literaturo en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Robert Kamiński, La plej malnova minejo en la mondo nun vizitebla, p. 27-30, en "Pola Esperantisto", n-ro 5/2020
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo de la rezervejo
- Prastary europejski skarb na polskiej wsi, Krzysztof Kowalski, Rzeczpospolita, 18.04.2008 Krzysztof Kowalski, Praa eŭropa trezoro en pola vilaĝo, "Rzeczpospolita"