Kuĉinoerabu
Kuĉinoerabu | ||
---|---|---|
vulkaninsulo, ōaza [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Supermara alteco | 657 m T.P. [+] | |
Koordinatoj | 30° 26′ N, 130° 13′ O (mapo)30.439722130.219444Koordinatoj: 30° 26′ N, 130° 13′ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Mount Furudake [+] | |
- alteco | 657 m T.P. [+] | |
Akvokolektejo | 38,04 km² (3 804 ha) [+] | |
Areo | 38,04 km² (3 804 ha) [+] | |
Loĝantaro | 93 [+] (1-a de oktobro 2020) | |
Horzono | Norma Horzono de Japanio [+] | |
Poŝtkodo | 891-4208 [+] | |
Kuĉinoerabu | ||
Vikimedia Komunejo: Kuchinoerabujima [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kuĉinoerabu respektive plene Kuĉinoerabu-ĝima, japane 口永良部島 [Kuchinoerabu-jima], laŭ areo estas la tria plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la cetero de la insularo situas sude de la plej suda punko de la insulo Kjuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Kuĉinoerabu kovras areon de 38,04 km² kaj havas loĝantaron de 147 personoj. Ĝi ne havas flughavenon kaj povas nur esti atingata per boato. Ekzistas regula prama servo al la najbara insulo Jakuŝima, situanta ĉirkaŭ 15 kilometrojn oriente. Vojaĝa tempo estas proksimume 1 horo. La insulanoj estas dependaj ĉefe je fiŝkaptado, agrikulturo kaj sezona turismo. La tuta insulo troviĝas ene de la limoj de la Nacia Parko Kiriŝima-Jaku.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kuĉinoerabu situas 130 kilometrojn sude de Kagoŝima. La insulo estas de vulkana origino, kaj ĝi havas areon de proksimume 38 kvadrataj kilometroj kun longeco de 12 kilometroj kaj larĝeco de 5 kilometroj. La plej altaj punktoj de la insulo estas 古岳 [Furudake], kun alteco de 657 metroj, kaj 新岳 [Ŝindake], kun alteco de 640 metroj super la marnivelo. Ekzistas multnombraj termofontoj sur la insulo.
La insulo estas aktiva vulkano kiu erupciis plurfoje dum la moderna periodo, inkluzive de la 24-a de decembro 1933, kiam pluraj personoj estis mortigitaj kiam lafaj masoj entombigis plurajn vilaĝojn. En 1980, multnombraj eksplodaj krateroj aperis kune kun 800-metra nord-suda fendeto sur la deklivo oriente de Ŝindake. Ŝindake erupciis denove la 4-an de aŭgusto 2014, sen ke homoj vundiĝis aŭ mortiĝis.[1] La ĉefa kratero erupciis en la mateno de la 29-a de majo 2015. Oni provis evakui ĉiujn personojn de la insulo.[2][3]
La insula klimato estas klasifikita kiel subtropika, kun pluvsezono de majo ĝis septembro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informo pri la erupcio de la 4-a de aŭgusto 2014 en la retejo volcanodiscovery.com (angle)
- ↑ artikoloj pri la erupcio de la 29-a de majo 2015 jen ekzemple en la gazeto kaj retejo Japan Times Arkivigite je 2020-11-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ kaj en la internacia amaskomunikilaro kaj retejo Deutsche Welle (germane)