Kufa skribo
Aspekto
La kufa skribo - arabe خط كوفي - aŭ "Kufi" estas unu el la plej malnovaj kaligrafaj formoj de la Araba skribo kaj tial nek aparta skribo nek alfabeto. Ĝi estas nomita laŭ la urbo Kufa, kiu situas en la nuna Irako. Ĉi tie estis kolegio, kie ĉi tiun skribon ĉefe uzis kopiistoj kaj kaligrafiistoj.
La skribmanieron, kiu pleje uziĝas por ornamado de konstruaĵoj, karakterizas geometria akcentado de horizontalaj kaj vertikalaj linioj de la literoj. Kvankam origine memorskribo, post la apero de Islamo ĝi estis uzata por la Korano, kaj tiel restis ĝis la 10-a jarcento. Daŭris ĝis la 12-a jarcento ke la uzo de tiu speco de skribo kiel monera kaj monumenta skribo denove malpliiĝis.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Libro de 1799
-
Minareto de Ĝam, Afganio
-
la flago de Irako kun kaligrafiaĵo en la kufa stilo
-
paĝo el la blua Korano de Kirwan ; Kolekto de Bardo-Muzeo en Tunizo
-
Korana paĝo el la jaro 902 en kufia skribo; Kolekto de la Israela Muzeo
-
Bovlo ornamita kun Kufi-skribo, 10-a jarcento ; Kolekto de la Metropola Muzeo de Arto