Peponoleo
Kukurbosema oleo estas vegetaĵa oleo farita el la rostitaj semoj (kernoj) de kukurboj. La oleo taŭgas kiel salata oleo kaj ankaŭ povas esti uzata en malvarmaj kaj varmaj antaŭmanĝoj, ĉefe pladoj, supoj kaj desertoj.
La oleo havas fortan nuksan aromon kaj iomete amaran guston kaj estas riĉa je polinesaturitaj grasaj acidoj [3]. La koloro varias de malhelflava kaj helruĝa ĝis malhelverda kaj eĉ preskaŭ nigra, tial en orienteŭropaj landoj oni foje nomas ĝin "nigra oro". Ĝi estas ofte uzata en Mezeŭropo, Nordameriko, Barato kaj Ĉinio [4]. La oleo estas konsiderata bongustaĵo en Aŭstrio kaj Slovenio.
La oleo akiriĝas el kukurbaj semoj per malvarma premado. La kemia konsisto de la produkto estas la jena: trigliceridoj, esencaj oleoj, fosfolipidoj, tokoferoloj, karotenoidoj, pektinoj, steroloj, vitaminoj A, E kaj F, seleno. La oleo estas riĉa je proteino, polinesaturitaj grasacidoj kaj zinko [5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2012) “Microbial Diversity Inside Pumpkins: Microhabitat-Specific Communities Display a High Antagonistic Potential Against Phytopathogens”, Microbial Ecology 63 (2), p. 418–428. doi:10.1007/s00248-011-9942-4. Bibkodo:2012MicEc..63..418F. 16454305.
- ↑ (August 2009) “Chemical Evaluation of Seeded Fruit Biomass of Oil Pumpkin (Cucurbita pepo L. var. Styriaca)”, Chemical Papers 63 (4), p. 406–413. doi:10.2478/s11696-009-0035-5. Bibkodo:2009ChPap..63..406K. 97993637.
- ↑ (2013) “Chemical composition and functional characterisation of commercial pumpkin seed oil”, Journal of the Science of Food and Agriculture 93 (5), p. 1035–41. doi:10.1002/jsfa.5843. Bibkodo:2013JSFA...93.1035P.
- ↑ Ahmed Shaban (2017). “Pumpkin Seed Oil: An Alternative Medicine”, Int J Pharmacogn Phytochem Res 9 (2), p. Abstract. doi:10.25258/phyto.v9i2.8066.
- ↑ Healthy Cooking Oils. University of Kansas Medical Center. Arkivita el la originalo je September 4, 2013. Alirita September 17, 2013 .