Saltu al enhavo

Kultura kompetento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interkultura kompetento, aŭ simple kultura kompetento, estas gamo de kapabloj lingvaj, kognaj, afekciaj, kaj kondutaj kiuj gvidas al efika kaj konvena komunikado kun homoj de aliaj kulturoj. Interkulturatrans-kultura edukado estas terminoj uzataj por trejnado cele al atingo de kultura aŭ interkultura kompetento.

Efika interkultura komunikado konsistigas kondutojn kiuj plenumas la deziratajn celojn rilate interagadon de la koncernatoj. Ĝi inkluzivas kondutojn kiu plenumas kulturajn atendojn, situaciajn karakterizaĵojn, kaj karakterizaĵojn de interrilatado.

Karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Individuoj kiuj efike kaj konvene agadas en interkulturaj situacioj montras altajn nivelojn de kultura memkonscio kaj komprenas la influon de kulturo sur konduto, valoroj kaj kredoj.[1][2] Kognaj procezoj implicas la komprenon de situaciaj kaj kuntekstaj flankoj de interkulturaj interrilatadoj kaj la apliko de interkultura konscio, kiun influas la kompreno de la individuo pri si mem kaj pri sia propra kulturo. Memkonscio en interkulturaj interagoj postulas sinkontroladon por cenzuri ion ajn ne akcepteblan al alia kulturo. Kultura sentemo aŭ kultura konscio gvidas individuojn al kompreno pri kiel ilia propra kulturo determinas sentojn, pensojn kaj personecon.[3]

Afekciaj procezoj difinas la gamon de emocioj kiuj aperas dum interkultura interagado. Ĉi tiuj emocioj forte rilatas al mem-koncepto, malfermiteco, nejuĝemo, kaj socia malstreĉiĝo. Ĝenerale, pozitivaj emocioj produktas respekton al aliaj kulturoj kaj iliaj diferencoj. Kondutaj procezoj rilatas al kiom efike kaj konvene la individuo direktas agojn por atingi celojn. Agojn dum interkulturaj interrilatoj influas la kapablo klare transporti mesaĝon, scipovo de la fremda lingvo, flekseblo kaj memregado de konduto, kaj sociaj kapabloj.[3][4]

Evoluigo de interkultura kompetento

[redakti | redakti fonton]

Interkulturan kompetenton determinas la ĉeesto de kognaj, afekciaj, kaj kondutaj kapabloj kiuj rekte formas komunikadon trans kulturoj. [5][6] Tiuj esencaj kapabloj povas apartiĝi en kvin specifajn kompetentojn akireblajn per edukado kaj sperto: [2]

  1. Konscia atentemo: la kapablo kogne konscii pri kiel evoluas la komunikado kaj interagado kun aliaj. Gravas fokusiĝi pli en la procezo de la interagado ol en ĝia rezulto, konservante en perspektivo la deziratajn komunikajn celojn. Ekzemple, estus pli bone formuli demandojn kiel "Kion mi povas diri aŭ fari por helpi ĉi tiun procezon?" prefere al "Kion signifas tiuj celoj?" [2]
  2. Kogna flekseblo: la kapablo krei novajn kategoriojn de informoj prefere al konservado de malnovaj kategorioj. Ĉi tiu kapablo inkluzivas malfermiĝi al novaj informoj, allasi pli ol unu perspektivon kaj kompreni personajn alirojn al interpretado de mesaĝoj kaj situacioj. [2][7]
  3. Toleremo de ambigueco: la kapablo konservi fokuson en neklaraj situacioj anstataŭ maltrankviliĝi, kaj sisteme determini la plej bonan aliron laŭ la evoluritmo de la situacio. Ĝenerale, individuoj havantaj malaltan nivelon de toleremo serĉas informojn kiuj subtenas siajn kredojn, dum individuoj kun alta nivelo de toleremo serĉas informojn, kiuj donos komprenon pri la specife spertata situacio kaj pri aliaj. [2]
  4. Konduta flekseblo: la kapablo adaptiĝi kaj alĝustigi kondutojn al malsama kulturo. Kvankam scipovi duan lingvon povus esti signifa paŝo por ĉi tiu kapablo, ĝi ne nepre tradukiĝas al kultura adaptiĝemlo. La individuo devas esti preta asimili la novan kulturon. [2][8]
  5. Transkultura empatio: la kapablo bildigi per la imago la situacion de alia persono el intelekta kaj emocia vidpunkto. Montri empation inkluzivas la kapablojn rilati emocie kun homoj, montri kompaton, pensi el pli ol unu perspektivo kaj aktive aŭskulti. [2][9][10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Janet M. Bennett, The SAGE Encyclopedia of Intercultural Competence, SAGE Publications, USA, 2015, p. 490
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Deardorff, D. K. (2009). The Sage handbook of intercultural competence. Thousand Oaks, Calif: Sage Publications.
  3. 3,0 3,1 Alizadeh, S., & Chavan, M. (2016). Cultural competence dimensions and outcomes: a systematic review of the literature. Health & Social Care In The Community, 24(6), e117-e130. doi:10.1111/hsc.12293
  4. (1 July 2014) “Becoming intercultural: exposure to foreign cultures and intercultural competence”, China Media Research 10 (3), p. 7–15. 
  5. Cultural Competence In Health and Human Services. Arkivita el la originalo je 2023-02-07. Alirita 2023-02-07.
  6. Messner, W., & Schäfer, N. (2012) The ICCA Facilitator's Manual. Intercultural Communication and Collaboration Appraisal. London: GloBus Research, p. 41 (also see: ); Spitzberg, B. H. (2000). A Model of Intercultural Communication Competence. In L. A. Samovar, & R. E. Porter, Intercultural Communication - A Reader (pp. 375-87). Belmont: Wadsworth Publishing.
  7. (September 2006) “Cognitive flexibility and social competence from childhood to early adolescence”, Cogniţie, Creier, Comportament/Cognition, Brain, Behavior 10 (3), p. 343–366. 
  8. (October 2015) “Physician behavioral adaptability: A model to outstrip a 'one size fits all' approach”, Patient Education and Counseling 98 (10), p. 1243–1247. doi:10.1016/j.pec.2015.07.028. 
  9. (April 2002) “The Relationship of Culture and Empathy in Cross-Cultural Counseling”, Journal of Counseling & Development 80 (2), p. 154–159. doi:10.1002/j.1556-6678.2002.tb00178.x. 
  10. (2010) “Paul B. Pedersen: Award for distinguished contributions to the international advancement of psychology”, American Psychologist 65 (8), p. 839–854. doi:10.1037/a0020916.