Kun ĉio kontrolata (filmo)
Kun ĉio kontrolata | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Með allt á hreinu |
Produktadlando | Islando |
Originala lingvo | islanda lingvo |
Kina aperdato | 18-a de decembro 1982 |
Daŭro | 99 minutoj |
Ĝenro | Muzika komedio |
Reĝisoro(j) | Ágúst Guðmundsson |
Produktisto(j) | Jakob Magnússon |
Scenaro | Ágúst Guðmundsson Stuðmenn Eggert Þorleifsson |
Filmita en | Islando (kaj malgrandparte en Norvegio kaj Danio |
Ĉefrolantoj | Egill Ólafsson Ragnhildur Gísladóttir Eggert Þorleifsson |
IMDb | |
Með allt á hreinu estas islanda filmo. Tiu muzika komedio estis fenomene sukcesa siatempe: ĝin vizitis 110 mil homoj en islandaj kinejoj; en 1983 islandanoj estis 235 mil. Pli ol kvaronjarcento poste multaj junaj islandanoj scias grandajn partojn de la dialogoj perkore.
La filmo traktas pri konkurenco inter du popmuzikgrupoj kiuj vojaĝas ĉirkaŭ Islando: la malnovstila virgrupo Stuðmenn, kaj la pli progresema, novmoda, juneca kaj multe pli bonsukcesa viringrupo Gærurnar. Por kompliki la aferon, la kantisto de Stuðmenn kaj la kantistino de Gærurnar estas eks-paro.
Kiam fariĝis la filmo, la populara popmuzikgrupo Stuðmenn ĵus rekuniĝis post kelkjara paŭzo. La viringrupo Grýlurnar, kiu nomiĝas Gærurnar en la filmo, fondiĝis por la filmo, sed estis aktiva dum kelkaj jaroj poste.
La filmo estas ĉefe farita dum ludvojaĝoj de Stuðmenn kaj Grýlurnar dum la somero 1982. La scenaro grandparte ekestis spontane dum la filmado.