Kun fusilo kaj libro estas libro de Isaak Abramoviĉ Baĥraĥ, trad. Vasilij Zamjatin, 1933, 266 paĝoj.
„Taglibro de simpla soldato en la Ruĝa Armeo, kiu lernas ne nur la militarton, sed ankaŭ ricevas edukon sciencan, industrian, kaj politikan edukojn... Certe la libro ne plaĉos al pacifisto. La stilo estas simpla kaj klara.“ (F., „The British E-ist“ 1934, p: 40).
Ĉe la titolpaĝo aperas Kun fusilo kaj libro, kun la subtitolo labortagoj de ruĝarmeano. La kovriltitolo estas Kun pafilo kaj libro.
„ Jen interesa vivplena libro pri Sovetunio —taglibro de simpla soldato en la Ruĝa Armeo, kiu lernas ne nur la militarton, sed ankaŭ ricevas edukon sciencan, industrian, kaj politikan. Malkleraj vilaĝanoj rekrutiĝas, kaj post du jaroj revenas al la farmejoj kiel novaj homoj, konsciaj gvidantoj en komuna laboro kaj klerigo.
Certe la libro ne plaĉos al la pacifisto. Tamen la realisma priskribo de la ĉiutaga vivo en kazerno kaj ĉe taktikaj ekzercoj vivigas la naivan bonmoran “komjunbubaron” ; la kamaradoj fariĝas niaj amikoj, kaj kun streĉa intereso ni sekvas ilin returne en civilan vivon ĉe novaj taskoj.
La stilo estas simpla kaj klara, kaj la lingvo ĝenerale bona. Nur kelkajn dialektaĵojn mi rimarkis: britia, ĉinia, tiu-kiu, ti-aliu, aliel; ĉi kiel memstara adjektivo, kaj duoblaj prepozicioj (deper, elde, iva inter). Mi trovis ankaŭ malĝustan uzon de nek (69, 83, 116, k.a.), kaj refleksivon post vi (145). Inter la vortprovizo troviĝas lefa (144), holigano (115). Sed malgraŭ tiuj difektoj la libro estas tute leginda. ”