Kunov situas en katastra teritorio Nové Heřminovy kun areo 11,03 km². Ĝis la jaro 2019 tiu ĉi katastro estis anomale dividita inter municipo Nové Heřminovy kaj urbo Bruntál, dum kio ambaŭ partoj havis statuson de teritorie teknika unuo, kiuj estis Nové Heřminovy-Bruntál (parto de la katastro kun Kunov) kaj Nové Heřminovy-Nové Heřminovy (parto de la katastro kun municipo Nové Heřminovy).
Kunov devene kreis parton de municipo Skrbovice, sed al kiu devene ne apartenis ties sudaj domoj, kiuj estis konstruita pli malfrue. Parceloj kun tiuj ĉi domoj estis devene parto de katastra teritorio Nové Heřminovy, en kies kadro ili kreis post sia konstruo lokan parton Kunov. Tiu ĉi loka parto poste estis en la jaro 1924 alligita al Skrbovice kiel konsisto de ekzistanta domaro de Kunov, dum kio la katastra teritorio de Skrbovice poste per sia angulo trafis en proksimecon de konstruareo de Nové Heřminovy. En la jaro 1960 poste estis la tuta Kunov apartigita de Skrbovice kaj rekatastrigita al Nové Heřminovy. Al la 1-a de julio1979 poste municipo Nové Heřminovy estis alligita komune kun Kunov al Bruntál, kies parto Kunov restis ankaŭ post tio, kiam Nové Heřminovy al la 1-a de januaro1992 memstariĝis. Sed nek post tiu ĉi dato ne okazis apartigo de la katastro. Similajn anomaliojn jam leĝo ne permesis en estontecon kaj tial Kunov al la 21-a de junio2019 fariĝis parto de municipo Nové Heřminovy.