Saltu al enhavo

Kunstwanderweg Kleinbreitenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunstwanderweg Kleinbreitenbach
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo distrikto Ilm
Koordinatoj 50° 46′ 1″ N, 10° 54′ 49″ O (mapo)50.767037510.9136261Koordinatoj: 50° 46′ 1″ N, 10° 54′ 49″ O (mapo)
Kunstwanderweg Kleinbreitenbach (Germanio)
Kunstwanderweg Kleinbreitenbach (Germanio)
DEC
Situo de Kunstwanderweg Kleinbreitenbach
Map
Kunstwanderweg Kleinbreitenbach
vdr
Unu el multaj objektoj survoje.
La defend-kirko, unu el la elmontrejo de la artobjektoj.

La Artomigradopado (germane: Kunstwanderweg) troviĝas en Kleinbreitenbach, urboparto enmontara de Plaue, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la rezulto de la ĉiujare (ekde 2006 ĉiun duan jaron) okazanta arta simpozio kun la titolo: "Kleine Welt - große Welt" (esperante: Eta mondo - maleta mondo). Organizanto estas la Popolaltlernejo Arnstadt-Ilmenau.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1997 partoprenas po 5-6 internacie renomitaj artistoj kursojn, kune kun popolalternejanoj, adoleskantoj kaj infanoj. La ses profesiuloj ĉefe venas el partneraj regionoj de Turingio: Pikardio, Essex kaj Malgrandpollanda Provinco. Sed estas inter ili ankaŭ ĉiam turingianoj kaj artistoj kun alia ŝtataneco (ĝis nun: Rumanio, Bulgario, Slovakio, Egipto, Danio, Aŭstrio, Italio, Ugando, Serbio, Sirio, Alĝerio).

La kreitaj objektoj restas surloke kaj estas elmontrataj ĉirkaŭ la defendkirko romanika, sur la tombejo, la placo antaŭ la preĝejo, en la mezo de la vilaĝo aŭ laŭlonge de 2 kilometrojn longa artopado. Sekve la vojo neniam finiĝos kaj konstante pligrandiĝos. Nuntempe ĝi konsistas el 50 artobjektoj. Ilia materialo estas diversspeca: ŝtono, ligno, betono, metalo.

Listo de la artsimpozipartoprenintoj[redakti | redakti fonton]

  • Sympozio 1997: Christine Delbecq (Franclando), Fran Wilde (Unuiĝinta Reĝolando), Barbara Neuhäuser (Germanlando), Mihai Borodi (Rumanio), Ahmed Ragab Sakr (Egiptio)
  • Simpozio 1998: Ronessa Knock (Unuiĝinta Reĝolando), Regina Lange (Germanlando), Wojciech Kopczynski (Pollando), Pierre Nicchini (Franclando), Tarik Mesli (Alĝerio)
  • Simpozio 1999: Maria Moroz (Pollando), Stefan Alexandru Balazs (Rumanio), Eva Skupin (Germanlando), Catherine Scellier (Franclando), Anne Schwegmann-Fielding (Unuiĝinta Reĝolando)
  • Simpozio 2000: Max Tannahill (Unuiĝinta Reĝolando), Urszula Slusarczyk (Pollando), Gunhild Dittmar (Germanlando), Gerard Parent (Franclando)
  • Simpozio 2001: Steve Downey (Unuiĝinta Reĝolando), Frank Meyer (Germanlando), Christine Delbecq & Mihai Borodi (Franclando/Rumanio)
  • Simpozio 2002: Penny Brice (Unuiĝinta Reĝolando), Ralf Täfler (Germanlando), Maher Al Baroudi (Sirio), Prof. Antoni Porczak (Pollando), Michel Aksent (Franclando)
  • Simpozio 2003: Prof. Rafaèl Mahdavi (Franclando), Rolf Huber (Germanlando), Jon Lockhart (Unuiĝinta Reĝolando), Helmut Bistika (Slovakio), Boguslaw Gabrys (Pollando)
  • Simpozio 2004: Nicola Burrell (Unuiĝinta Reĝolando), Matthias Streisel (Germanlando), Pawel Orlowski (Pollando), Petre Petrov (Bulgarien), Gabriele Leuschner (Germanlando), Béatrice Duport (Franclando)
  • Simpozio 2005: Marcin Nosko (Pollando), Terry Flower (Unuiĝinta Reĝolando), Thomas Lindner (Germanlando), Heiko Börner (Germanlando), Emil Bachiyski (Bulgario), Carmen Rocio Peña Klein (Peruo)
  • Simpozio 2006: Michel Lallemand (Franclando), Frank Meyer (Germanlando), Maria Moroz (Pollando), Beate Debus (Germanlando), Anne Schwegmann-Fielding (Unuiĝinta Reĝolando), Prof. Ahmed Ragab Sakr (Egiptio)
  • Simpozio 2008:, Bartlomiej Struzik (Pollando), Miodrag Peric (Serbio), Eva Bruszis (Germanlando), Heiko Börner (Germanlando), Brigitte Gmach (Aŭstrio), Anna Borgman (Danio)
  • Simpozio 2010: Ronex Ahimsibibwe (Ugando), Jess Fuller (Unuiĝinta Reĝolando), Renate und Max Bärmichl (Italio), Barbara Neuhäuser (Germanlando), Heiko Surek (Germanlando)
  • Simpozio 2012: Helmut Bistika (Slovakio), Anne Schwegmann-Fielding (Unuiĝinta Reĝolando), Rolf Huber (Germanlando), Tiina Torkkeli (Finnlando), Jan Tutaj (Pollando)
  • Simpozio 2014: Susanne Worschech (Germanlando), Brigitte Gmach (Aŭstrio), Lilli Schulz (Italio), Kwok Hung Lau (Ĉinio), Frank Meyer (Germanlando), Jan Tutaj (Pollando)
  • Simpozio 2016: Lilli Schulz (Germanlando/Italio), Frank Meyer (Germanlando), Kwok Hung Lau (Ĉinio), Heiko Börner (Germanlando), Alejandra Ruddoff (Ĉilio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]