Saltu al enhavo

Kuro5hin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuro5hin
retejo
Retadreso www.kuro5hin.org
vdr

Kuro5hinK5[1] estis kunlabora retforumo fondita de Rusty Foster en 1999, inspirita de Slashdot.[2] Artikoloj estis kreitaj kaj submetitaj de uzantoj kaj metitaj en atendovicon por pritaksado. Membroj de la retejo povis voĉdoni por aŭ kontraŭ publikigado de artikolo. Kiam la artikolo atingis certan nombron da voĉoj, ĝi estis publikigita sur la retejo aŭ forigita el la atendovico.[3] La retejo estis priskribita kiel "liberforma forumo por novaĵoj kaj opinioj verkitaj de legantoj".[4] Ĉirkaŭ 2005, la retejo havis plurajn dekmilojn da membroj.[3]

La 1-an de majo 2016, la retejo estis definitive fermita kaj ĝia enhavo tute forigita.[5] Foster deklaris tiam, ke ĝi eble revenos poste kiel statika arkivo.[6]

La tuta enhavo de la forumo estis generita kaj elektita de ties uzantoj mem, kun escepto de novaĵoj pri la retejo, kiujn verkis la administrantoj. Registritaj uzantoj povis submeti kontribuojn al la atendovico de submetaĵoj, kie aliaj uzantoj tiam voĉdonis +1 FP (frontpage, esperante ĉefpaĝo), +1, 0, aŭ −1. Se la kontribuo atingis antaŭdifinitan poentaron, ĝi estis afiŝita sur la ĉefpaĝo aŭ en la rilata sekcio, depende de la proporcio de "FP-voĉoj". Se ĝi malsukcesis atingi la postulatan sojlon, aliaj faktoroj (kiel nombro da komentoj, speco de komentoj...) povus tamen kaŭzi, ke la kontribuo estu afiŝita en aparta sekcio aŭ sur la ĉefpaĝo. Alikaze, ĝi estis forĵetita.[7][8][9]

Unu elstara trajto de la atendovico de kontribuoj estis la redakta moduso (edit mode), en kiu kontribuo estis protektita kontraŭ voĉdonado dum certa periodo, dum kiu la aŭtoro povis ankoraŭ fari ŝanĝojn. Komentoj tamen povis esti jam faritaj por sugesti ŝanĝojn antaŭ ol la voĉdonado komenciĝis. Tiuj komentoj estis distingitaj kiel redaktajtemaj.

Plia sekcio estis konata kiel la taglibroj (diaries). Sen redaktado aŭ modera pritakso, taglibroj estis esence retaj blogoj de la membroj.[10] kaj formis la fonton de plejparto de la enhavo de Kuro5hin laŭ volumeno. Aliaj uzantoj povus ankaŭ komenti pri ĉi tiuj taglibroj laŭ la sama maniero kiel pri kontribuoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Boutin, Paul (2002-06-21). "It Takes a Village to Save a Site". WIRED. Retrieved 2016-08-13.
  2. name=":0" Retrieved July 18, 2016
  3. 3,0 3,1 Murphy, David, "Google's ad network spreads the wealth: here's how Google's AdSense program can make money for your Web site. (INTERNET BUSINESS).", PC Magazine, 20 September 2005, paĝo 74.
  4. Brandt, Andrew, "Kuro5hin. (Internet/Web/Online Service Information) (Brief Article).", PC World, August 2001, paĝo 96.
  5. "RIP Kuro5hin", Slashdot.org.
  6. "Hey so this is Rusty", Hacker News.
  7. Orlowski, Andrew. "Script kiddies fell Kuro5hin", The Register, 27 July 2000.
  8. Five rules for building a successful online community. OJR: The Online Journalism Review. Arkivita el la originalo je 2012-08-26. Alirita 2012-08-30.
  9. (2007) Trust in E-Services: Technologies, Practices, and Challenges. Idea Group Publishing. ISBN 9781599042077.
  10. Interview with Rusty Foster of Kuro5hin.org. Dotcom Scoop (January 28, 2002). Arkivita el la originalo je 2003-12-04.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]