Saltu al enhavo

Kurt Smolak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Smolak
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1944 (1944-04-05) (80-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo klasika filologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kurt SMOLAK (naskiĝinta la 5-an de aprilo 1944 en Vieno) estas aŭstra klasika filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante disĉiplo de Rudolf Hanslik, Albin Lesky kaj Herbert Hunger, li doktoriĝis en 1969 post defendo de tezo pri la kristanisma latinlingva klerigaĵo Apotheosis de Prudencio. De 1969 laboris li asistante ĉe la Instituo pri klasika filologio de la universitato de Vieno kie li habilitiĝis en la 1977-a jaro. Post la eldono kaj unua komento de la latinlingva poezifragmento Versus Agrestii episcopi de fide el la 5-a jarcento p.K. li fariĝis eksterorda profesoro (1981). La adiaŭa prelego okazis en la 25.6.2009.

Estis li de 1992 koresponda membro de Aŭstra Akademio de Sciencoj, de 1999 orda membro kaj de 2001 pluse estro de la komisiono pri la patroj de la Eklezio (Corpus scriptorum ecclesiasticorum latinorum). Krome anis li ĉe: Komisiono pri antikva literaturo kaj latina tradicio, Komisiono pri bizancaj studoj, konsilio de la Historia instituto de Romo Akademia instituo pri mezepoka historio, Akademia eldonadkomisiono. Li reprezentis aŭstrajn filogojn specialiĝintajn pri mezepokaj latinaĵoj kaj membris ĉe Viena Katolika Akademio. Li estis vica prezidanto de Centro internazionale per la poesia cristiana greca e latina en Macerata kaj de 2000 membro de la roma societo Academia Latinitati Fovendae.

Fokusoj esploraj liaj kuŝas en ĉiuj neklasikaj latinliteraturaj sekcioj kaj en la frua bizanca poemfarado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]