Kurt Weinzierl
Kurt Weinzierl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1931 en Innsbruck |
Morto | 10-an de oktobro 2008 (77-jaraĝa) en Munkeno |
Tombo | Nordfriedhof (en) |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | aktoro televida aktoro |
Kurt WEINZIERL (naskiĝinta la 15-a de aprilo 1931 en Innsbruck, mortinta la 10-a de oktobro 2008 en München) estis aŭstra aktoro, kabaredisto kaj reĝisoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]De 1948-51 li frekventis la altlernejon Mozarteum en Salcburgo kaj trejnitis aktoro. Jam frue li dediĉis sin al la teatroludo. Ekzemple li ludis ĉiujn ajn rolojn en pupoteatro de Innsbruck. Sian karieron li komencis per dungadoj en Aŭstrio: de 1953-70 en Klagenfurt kaj de 1955-60 kaj de 1962-64 en Salcburgo. Poste li ludis diversajn rolojn filmajn kaj televidajn ekz. en 1971 la rolon de Franz Jägerstätter en la filmo Der Fall Jägerstätter, por kiu li estis distingita premie. Ekde 1981 li estis la freneza policprezidanto ĉe Kottan ermittelt.
Weinzierl estis sur la sceno kun konatuloj kiel Hans Moser, Therese Giehse kaj Paula Wessely. De 1976-81 li estis, kune kun Dieter Hildebrandt, ensemblano en la Münchner Lach- und Schießgesellschaft de Sammy Drechsel. De post 1981 li laboris liberprofesie. De 1981-83 li artiste estris la dramludfestivalon Tiroler Volksschauspiele en Telfs. Televide li denove konatiĝas per la rolo de fremdultrafikema kaj monavida urbestro en alpa vilaĝo en Tirolo en la serio Die Piefke-Saga. De 1975-77 li estis parenco de la vienano Sackbauer en la ORF-televidserio Ein echter Wiener geht nicht unter.
Li havis kvar filinojn kaj unu nepon. La filinoj Andrea kaj Barbara estis de geedzeco kun Susanne Weinzierl. Barbara, kiu havas filon kun la radiĵurnaliston Tom Doch, laboras kiel aktorino, pentristino, aŭtorino kaj aranĝas laborrondojn. Kun Helena Rosenkranz Weinziel havis kroman filinon studintan agrarsciencojn kaj laborantan nun kiel eventomanaĝeristino.
Ĝismorte Weinzierl vivis kun sia vivkunulino kaj aktorino Veronika Faber kaj la filino Annabel Faber, kiu same estas aktorino. Weinzierl entombigitis en la bavaria ĉefurbo en la 17-a de oktobro 2008, sur la Norda tombejo.
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]
|
|
Teatrejoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Münchner Lach- und Schießgesellschaft
- Salzburger Festspiele
- Bayerisches Staatsschauspiel München
- Städtische Bühnen Nürnberg
- Bühnen der Stadt Wuppertal
- Münchner Kammerspiele
- Volksschauspiele Telfs
- Staatstheater am Gärtnerplatz München
- Volkstheater München
Roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Faust + Mephisto en Faust I
- Pater en Die Beichte
- Grillparzer im Pornoladen
- Zettel en Ein Sommernachtstraum
Enscenigoj (elektoj)
[redakti | redakti fonton]- Drachendurst (Mitterer) Telfs
- Macbeth (Shakespeare) Bruchsal
- Lumpazivagabundus (Nestroy) Bruchsal
- Hias (Faber) München
- Das weiße Rössl (Millöcker) Immlinger Festspiele
- Die sieben Todsünden (Kranewitter) Telfs
- Tirili (Kreisler / Grünmandl) Telfs
- Heimatlos (Gruber / Prestele) Telfs
- Bürger Schippel (Sternheim) Bruchsal
- Valentin-Abend (Valentin) Bruchsal
Premioj
[redakti | redakti fonton]- Fernsehpreis der Österreichischen Erwachsenenbildung (en 1971)
- Schwabinger Kunstpreis 1997
- Adolf-Grimme-Preis por Die Piefke-Saga