Kuskokvimo
Kuskokvimo (angle Kuskokwim; jupike Kusquqvak; deg-ĥitane Digenegh; suprakuskokvime Dichinanekʼ; ruse Кускоквим (Kuskokvim)[1][2]) estas 1,130 km longa rivero en sud-uesta Alasko, Usono.[3] Inter riveroj de Usono ĝi estas en la 9-a loko laŭ averaĝa volumo de akvofluo ĉe la riverdelto kaj en la 17-a loko laŭ akvokolekta areo.[4] Ĝi ankaŭ estas la plej longa rivero kies plena longo estas enhavata ene de unu Usona subŝtato.
La rivero akvokolektas de granda parto de centra kaj suda Alasko, kaj elfluas al Kuskokvima Golfo de Beringa maro. La plej alta pinto de la rivero estas la Russell-monto. Krom la monta parto de ĝiaj fontoj, plejparto de longo de Kuskokvimo fluas ebena kaj vasta, kio igas ĝin utila por transporto, laŭ la akvo en varma sezono aŭ laŭ la glacio vintre.[5]
La vorto kuskokwim aŭ kusquqviim estas centra Alaska jupika vorto, kiun eblas proksimume traduki kiel "granda malrapide moviĝinta aĵo". Ĝin unue rekordis rusaj esploristoj en jaro 1826.[6] En la malsupra tanana lingvo el atabaska lingvaro la rivero ankaŭ nomiĝas Chin-ana.[7]
La indiĝenaj popoloj de Kuskokvimo estas centralaskaj jupikoj (eskimoj), kiuj vivas laŭ la malsupraj bordoj de la rivero, deg-ĥitanoj (atabaskoj) laŭ la mezaj bordoj, supra kuskokvima popolo (atabaskoj) laŭ la supraj bordoj, kaj kojukonoj (atabaskoj) apud fontoj de la rivero kaj lago Lake Minchumina.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Карта Российских владений на берегах Восточного океана (1861)
- ↑ (1989) “Кускоквим”, Географический энциклопедический словарь: географические названия. Советская энциклопедия.
- ↑ Benke, Arthur C., ed., and Cushing, Colbert E., ed. (2005). Rivers of North America. Burlington, Massachusetts: Elsevier Academic Press. (ISBN 0-12-088253-1).
- ↑ . Largest Rivers in the United States. United States Geological Survey (1990). Alirita May 2, 2011 .
- ↑ Johnson, Kirk, "Health Care Is Spread Thin on Alaskan Frontier", May 28, 2013.
- ↑ 6,0 6,1 Bright, William. (2004). Native American Placenames of the United States. Norman, Oklahoma: University of Oklahoma Press. (ISBN 0-8061-3598-0). P. 243
- ↑ [[[:Ŝablono:Gnis3]] Kuskokwim River]. Geographic Names Information System. United States Geological Survey (January 1, 2000). Alirita May 2, 2011 .