Kuviera driolimno
Kuviera driolimno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dryolimnas cuvieri (Pucheran, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kuviera driolimno (aŭ Cuvier-driolimno laŭ la latina scienca nomo Dryolimnas cuvieri, sed ankaŭ Blankagorĝa ralo) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas specio indiĝena de insuloj de okcidenta Hinda Oceano, nome Komoroj, Madagaskaro, Majoto, kaj Sejŝeloj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La nomiga subspecio troviĝas en Madagaskaro. Neflugkapabla subspecio (foje konsiderata diferenca specio),[1] Dryolimnas (cuvieri) aldabranus (Aldabra blankagorĝa ralo aŭ Aldabra rail), loĝas en Aldabra, dum la duonnefluga subspecio D. c. Abbott (Ĉielirinsula ralo) el Ĉielira Insulo iĝis formortinta komence de la 20-a jarcento pro enkondukitaj predantoj.[2] Kvara formortinta nefluga subspecio aŭ descendinta specio estas konata de fosiliaj restaĵoj el Aldabra, kaj anatomie estis preskaŭ identa al la Aldabra ralo. Tiu subspecio estis forigita pro altiĝo de la marnivelo dum la Plejstoceno, sed la atolo estis rekoloniigita de la blankgorĝa ralo post kiam ĝi reaperis; tiu populacio evoluis en tre simila maniero al la formortinta subspecio, kiu poste evoluis al la moderna Aldabra ralo. Ĉi tiu estas unu el la tre malmultaj observitaj okazoj de ripeta evoluo, en kiu distinga populacio estas forigita de areo sed ĝi estas rekoloniigita fare de membroj de la fontopopulacio, kiuj evoluas en la sama maniero kiel la formortinta populacio.[3][4]
Ĝi estas nuntempe la lasta vivanta membro de la genro Dryolimnas, kaj oni supozas, ke la Aldabra subspecio estas la lasta nefluga birdo en la Hinda Oceano.[5] Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj mangrovarbaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas mezgranda ralo, havas tre ruĝecbrunajn kapon kaj longan kolon kun tre blanka gorĝo; ankaŭ la subvosto estas blanka. La supraj partoj estas brungrizaj kun nigrecaj strietoj. La beko estas ruĝeca ĉebaze, ĉefe en mandiblo, kaj nigreca pinte kaj en maksilo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Seychelles Islands Foundation working to classify Aldabra Rail as a separate species. Alirita 2019-05-11 .
- ↑ Hume, Julian P.. (2017) Extinct Birds. Bloomsbury Natural History. ISBN 9781472937445.
- ↑ The bird that came back from the dead.
- ↑ (2019) “Repeated evolution of flightlessness in Dryolimnas rails (Aves: Rallidae) after extinction and recolonization on Aldabra”, Zoological Journal of the Linnean Society (en) 186 (3), p. 666–672. doi:10.1093/zoolinnean/zlz018.
- ↑ Seychelles haven of the giant tortoise (29a de Majo 2018).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|