Kvinlatera piramido
Aspekto
Kvinlatera piramido | |
Speco | Dupiramido Solido de Johnson (se ĉiuj edroj estas regulaj) |
Bildo de reto | |
Verticoj | 6 |
Lateroj | 10 |
Listo de verticoj | 5(32.5) (35) |
Edroj detale | 5 trianguloj 1 kvinlatero |
Geometria simetria grupo | C5v |
Propraĵoj | Konveksa |
Duala | mem |
En geometrio, kvinlatera piramido estas piramido kun kvinlatera bazo kaj kvin triangulaj flankaj edroj. Kiel ĉiu piramido, ĝi estas mem-duala pluredro.
La regula kvinlatera piramido havas bazon kiu estas regula kvinlatero kaj flankajn edrojn kiuj estas egallateraj trianguloj. Ĝi estas unu el la solidoj de Johnson (J2). Ĝi povas esti konsiderata kiel la "kovrilo" de dudekedro; la resta parto de la dudekedro estas turnoplilongigita kvinlatera piramido (J11).
Pli ĝenerala ordo-2 vertico-uniforma kvinlatera piramido povas esti difinita kun regula kvinlatera bazo kaj 5 izocelaj triangulaj flankoj de iu ajn alto.