Saltu al enhavo

Kvinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvinto (de la latina vorto quintum = la kvina) estas intervalo de iu noto al la kvina supera ŝtupo de diatona gamo.

Variaĵoj

[redakti | redakti fonton]


Ekzemploj de kvintaj intervaloj

La kvinto ekzistas en tri variaĵoj:

Kunteksto

[redakti | redakti fonton]

La grandeco de la muzikaj intervaloj estas la kvanto da notoj kiu estas inter ambaŭ ekstremoj, kalkulante ankaŭ la ekstremojn. Do, se oni havas:

C-D-E-F-G, estas kvin notoj inter C kaj G, do oni povas diri ke la intervalo inter C kaj G estas kvinto.

Matematike

[redakti | redakti fonton]

Matematike la rilato inter la frekvenco de du notoj de pura kvinto estas 3/2, kaj en la temperita skalo proksimume tiom ().

Ekzemple, se la noto C estas 523 Hz, G de la temperita skalo estas 784 Hz, kio estas proksimume egala al 523*3/2 = 784,5.

Aŭdaj ekzemploj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto