Kyritz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostprignitz-Ruppin de la federacia landoBrandenburgio. La 30-an de junio 2005 la komunumo havis 10 236 loĝantojn: La tendenco en la sekvaj jaroj estis malkreska, ĉar en la regiono mankas laborpostenoj - fine de 2008 ankoraŭ temis pri 9 793 loĝantoj, kaj fine de decembro 2022 la komunumo havis 9152 loĝantojn sur areo de 157,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 58 loĝantoj/km². La urbo Kyritz estas dividita unuflanke en la urbokernon kun pluraj loĝkvartaloj (nome Blechern Hahn, Feldsiedlung, Grünfelde, Heinrichsfelde, Karl-Friedrichshof, Karnzow, Köhnsbau, Rüdow, Stolpe, Waldwinkelkolonie kaj Wolfswinkel), kaj aliflanke en dek ĉirkaŭajn komunumopartojn, nome Berlitt, Bork, Drewen, Gantikow, Holzhausen, Kötzlin, Lellichow, Mechow, Rehfeld kaj Teetz-Ganz.
La 25-an de aprilo2010 en Kyritz estis inaŭgurita monumento honore al agrikulturistoj, kiuj iĝis viktimoj de la deviga kolektivigo de la agrikulturaj bienoj en GDR.
la merkata placo de Kyritz
la urbodomo de Kyritz
paca kverko en Kyritz
la paroĥa preĝejo Sankta Maria
unu el la la plej malnovaj trabfakaj domoj en Kyritz