L'espéranto sans peine
Aspekto
L’ Espéranto sans Peine | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jean Thierry | |
Eldonjaro | 1973 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Assimil | |
Paĝoj | 420 | |
ISBN | 2 7005 0035 0 | |
L' Espéranto sans Peine (Esperanto sen Peno) estas esperanta lernolibro por franclingvanoj, verkita de Jean Thierry, kaj eldonita de la eldonejo Assimil en 1973. Ĝi estas unu el la plej konataj Esperanto-lernolibroj, kiu ne apartenas al la specifaj klopodoj de la poresperanta agado, sed al komerca serio de lernolibroj pri lingvoj por franclingvanoj, kiu poste estas tradukita al diversaj aliaj lingvoj.