László Áron
Aspekto
László Áron | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1945 (79-jaraĝa) en Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1968–1972) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Áron [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Áron László estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
László Áron[1] naskiĝis la 10-an de junio 1945 en Kecskemét.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Áron akiris aktoran diplomon en Altlernejon pri Teatro kaj Filmo en 1972. Lia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Li ricevis rolojn en Teatro Petőfi (Veszprém) inter 1972–1976 kaj 1980–1982, intertempe kaj poste en aliaj teatroj province. Inter 1986–1988 li estis membro de Teatro József Attila, inter 1991–1997 en Gaja Teatro (en la ĉefurbo). Li ofte estis videbla en diversaj filmoj, same lia voĉo estis aŭdebla en eksterlandaj filmoj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Molnár:
- Az ördög - László
- Liliom - Dr. Reich
- William Shakespeare:
- Multa Bruo pri Nenio - Konrád
- Periklo - Thaliard
- Rikardo la 3-a - Sir Robert Brakenbury
- Anton Pavloviĉ Ĉeĥov: Tri fratinoj - Prozorov, Versinjin
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - pluraj roloj, ankaŭ vira ĉefrolo
- Gotthold Ephraim Lessing: Natan la saĝulo - Saladin
Liaj kinejaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 80 huszár (1978)
- Vadon (1989)
- Harc az öböl felett (1998)
- A harag napja (2006)
- A kém, aki dobott engem (2018)
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Appassionata (1982)
- Szomszédok (serio, 1991-1995)
- Pirkadat (2008)
- A Tanár (2019)
- Drága örökösök (2020)
Li estis hungara voĉo ekzemple de John Hoyt, Sam Shepard, Carmen Argenziano, Tom Atkins, Miguel Ferrer, Franco Nero [1].