Saltu al enhavo

László Abelovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Abelovszky
Persona informo
Naskonomo John Abelovsky (laŭ matrikulo)
vdr

László Abelovszky [lAslO abelovski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abelovszky László, estis hungara ekonomikisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Abelovszki kaj Abelovszkij, liaj personaj nomvariantoj estis Vladimir, Vlagyimir.

László Abelovszky[1][2] naskiĝis la  7-an de junio 1926(nun 1926-06-07) en Novjorko, li mortis la 21-an de aŭgusto 2003 en Tihany.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Abelovszky maturiĝis en Tula (Rusio), krome li estis laboristo 2 jarojn en Tomsko, poste li studis inter 1942–1944 en trafika universitato en Moskvo. Li interrompis sian studadon kaj aliĝis al la Ruĝa Armeo, kie li estis propagandisto aŭ li faris kvazaŭdiplomatajn taskojn. Li venis al Hungario en 1947 kaj akiris postenon en karbominejo en Pécs. Inter 1949-1951 li praktikadis en Hungara Ekonomia Universitato kaj fine li akiris diplomon. Post la diplomo li estis partilaboristo, inter 1956–1964 li havis postenon en la ŝtata administracio, poste li laboris en akademia instituto, inter 1970–1976 li estis konsilisto en Moskvo ĉe Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo, fine li estis postenulo denove en minejo de Pécs. Intertempe li kandidatiĝis en 1969 en Moskvo. Li havis filon kaj li ricevis 3 premiojn inter 1958-1985.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A szovjet ipar újabb fellendülése. (1955)
  • Ipari izotópalkalmazások gazdasági hatékonysága Lengyelországban. (1965)
  • A sugárzástechnikának a KGST-tagországok népgazdaságában való alkalmazásának gazdasági hatékonysága. (disertaĵo ruse, 1968)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.