Saltu al enhavo

László Alpár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Alpár
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de januaro 1914 (nun 1914-01-29)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nagyvárad
Morto la 22-an de septembro 1991
en  Hungario Budapeŝto
vdr

László Alpár [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Alpár László, estis hungara matematikisto.

László Alpár[1][2] naskiĝis la  29-an de januaro 1914 (nun 1914-01-29) en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oradea en Rumanio), li mortis la 22-an de septembro 1991 (laŭ alia informo la 18-an de aŭgusto 1991) en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Alpár maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1932, poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li estis forigita pro partopreno en la senpermesa komunista movado jam ekde 1931. Inter 1933-1937 li vivtenis sin el pluraj simplaj laboroj, dum li estis kelkfoje arestita. En 1937 li migris al Francio, kie li studis en Sorbonne 2 jarojn, sed en 1939 li estis deklarita suspektinda figuro, tial li estis deportita. En 1944 li rifuĝis kaj aliĝis al la partizanoj, fine en 1945 li hejmenvenis kaj li ricevis postenon ĉe sindikato, krome li redaktis gazeton. Pro falsaj akuzoj li estis en pluraj deportejoj inter 1949–1953, poste li estis laboristo 3 jarojn, fine li estis rehabilitita en 1956. Li laboris en matematika akademia instituto inter 1956–1991, dum li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957, li kandidatiĝis (CSc) en 1961, li doktoriĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa temo estis la kompleksa funkcioteorio. Li ricevis premiojn inter 1960-1984. Li mortigis sin.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A szakszervezetek jelen feladatai. (1947; 3-a eldono en la sama jaro)
  • Egy számelméleti probléma. (1955)
  • Remarque sur la sommabilité des séries de Taylor sur leurs cercles de convergence. (1958)
  • Sur une classe particulière des séries de Fourier ayant de sommes partielles bornées. (1966)
  • Tauber-típusú tételek többváltozós hatványsorokra. 1–2. (1973)
  • Egyes függvénysorok összegfüggvényeik és analitikus transzformáltjaik kerületi viselkedésének kapcsolatairól, különös tekintettel a konform leképezésére. (disertaĵo, 1977)
  • On the Change of Variable of Absolutely Convergent Power and Lauent Series on the Unit Circle. (1986)
  • A kvázikristályok zenéje. (1990)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.