László Aradszky
László Aradszky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1935 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de oktobro 2017 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Baziliko de Stefano la 1-a ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Parencoj | Zsolt Balázs (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.aradszky.hu/ |
László Aradszky [lAslO aracki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aradszky László estis hungara ŝlagrokantisto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2e/Aradszky_L%C3%A1szl%C3%B3_t%C3%A1ncdal%C3%A9nekes._Fortepan_60047.jpg/220px-Aradszky_L%C3%A1szl%C3%B3_t%C3%A1ncdal%C3%A9nekes._Fortepan_60047.jpg)
László Aradszky[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1935 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de oktobro 2017 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Aradszky komence estis instrumentisto, sed vespere li frekventis kurson pri kantado en studio de Hungara Radio. Lia instruisto estis Tamás P. Balassa (1960-1962). Li prenis ankaŭ kantolecionojn private. En 1963 li furore debutis en ŝlagrokonkurso de la Hungara Radio. Post 3 jaroj li atingis la unuan lokon en simila konkurso. En 1970 li edziĝis, poste 2 gefiloj naskiĝis. Tiutempe li turneis en multe da landoj ofte tie, kie vivas hungaroj, krome li registris sukcesajn sondiskojn. Li ricevis premiojn inter 1963-2016. Li estis entombigita en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto).
Elektitaj ŝlagroj (kiel kantisto)[redakti | redakti fonton]
- Még ide oda húz a szív
- Isten véled édes Piroskám
- Pókháló van már az ablakon
- Nemcsak a húszéveseké a világ
- Annál az első ügyetlen csóknál
- Nem születtem grófnak
- Sárga liliom
- Valaki hiányzik a táncból
- Szomszédasszony, fütyülök a lányára