László Bánóczi
László Bánóczi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1884 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de junio 1945 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B parcella, 8. sor, 1. sírhely ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | József Bánóczi ![]() |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro verkisto dramaturgo tradukisto ![]() |
László Bánóczi [lAslO bAnOci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bánóczi László estis hungara teatra reĝisoro, tradukisto, dramaturgo. Lia patro estis József Bánóczi.

László Bánóczi[1][2] naskiĝis la 23-an de novembro 1884 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de junio 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Bánóczi devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li studis filozofion kaj estetikon en Berlino kaj Lepsiko. Inter 1904–1908 li estis reĝisoro de ĵus fondita teatra kompanio, poste li estis oficisto en socialdemokrata organizaĵo ĝis 1920. Li denove estis reĝisoro en Gaja Teatro (1921–1924), Teatro Magyar kaj Teatro Belvárosi (1924–1925), poste dramaturgo (1929–1930) en Nova Teatro (Budapeŝto). Pro la kontraŭjudaj leĝoj li apartenis al la juda teatro (1940-1944). Li edziĝis dufoje en 1919 kaj 1924.
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Henrik Ibsen: Kísértetek (1908)
- Gerhart Hauptmann: Henschel fuvaros (1908)
- George Bernard Shaw: Szent Johanna (1924)
- Georg Kaiser: Az elcserélt gyermek (1924)
- Luigi Pirandello: Az ember, az állat és az erény (1925)
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Shakespeare a mai színpadon (1910)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Johann Wolfgang von Goethe: A testvérek. (dramo, 1904)
- Frank Wedekind: A hőstenor. (dramo, 1910)
- Petro Kropotkin: A francia forradalom. (2 volumoj, 1921)
- Hermann Müller: Marx és a szakszervezetek. (1922)
- Alexander Parvus: Állam, ipar, szocializmus. (1924)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM45226 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=671313&date=2025-02-22 nemzeti névtér