László Bánhidi (mininĝeniero)
László Bánhidi (mininĝeniero) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1944 en Sárospatak |
Morto | 9-an de novembro 1991 (47-jaraĝa) en Miskolc |
Lingvoj | rusa • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ferenc Földes Secondary School (en) (–1962) Sankt-Peterburga Mina Universitato (–1980) |
Okupo | |
Okupo | mininĝeniero elektrika inĝeniero universitata instruisto |
László Bánhidi [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bánhidi László estis hungara mininĝeniero, altlerneja instruisto.
László Bánhidi[1] naskiĝis la 27-an de septembro 1944 en Sárospatak, li mortis la 9-an de novembro 1991 en Miskolc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Bánhidi maturiĝis en gimnazio en Miskolc en 1962, poste li akiris diplomon en mineja universitato en Leningrado en 1967. En la sekva jaro li havis inĝenieran postenon en Pezindustria Universitato de Miskolc, inter 1969–1979 li estis asistanto, inter 1979–1983 lektoro, fine docento kaj katedrestro ĝis sia frua morto. Intertempe li kandidatiĝis en 1980 Leningrado, tio estis akceptita en Hungario en la sama jaro. Li okupiĝis pri aŭtomatigoj per komputiloj. Li edziĝis en 1967, lia rusa edzino naskis filinon en la sekva jaro.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Automatika. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1974)
- Agglomerációs folyamat automatikus irányítási módszereinek kidolgozása és vizsgálata a Borsodi Ércelőkészítőmű feltételeinél. (disertaĵo ruse, 1980)
- Automatika. Laboratóriumi gyakorlatok. (kunredaktoro, 1987)
- Automatika mérnököknek. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1992, 2-a eldono: 1994)