László Dobossy
László Dobossy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de aŭgusto 1910 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Vágfarkasd |
Morto | la 27-an de januaro 1999 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/7-1-187 |
Lingvoj | hungara • ĉeĥa • franca |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Hungario |
Alma mater | Universitato de Karolo Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto universitata instruisto tradukisto |
László Dobossy [lAslO doboŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dobossy László estis ĉeĥoslovakia hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, tradukisto. Liaj pseŭdonimoj estis Czuczor, Leskóczi Mihály.
László Dobossy[1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1910 en Vágfarkasd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vlčany en Slovakio), li mortis la 27-an de januaro 1999 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Dobossy maturiĝis en gimnazio en 1928 en Nové Zámky, poste li studis en Sorbonne kaj Universitato de Karolo, fine li akiris pedagogian diplomon. Li estis fondinta membro de spirita movado de hungaroj "Sarló" [ŝarlO]. Li instruis en hungara gimnazio en Košice inter 1936–1939, poste li akceptis inviton al Parizo. Dum la 2-a mondmilito li ne revenis, eĉ li partoprenis en la franca rezista movado. Inter 1945–1950 li havis postenon en hungara pariza instituto, poste li instruis en altlernejo en Budapeŝto ĝis 1957, poste li estis docento, respektive profesoro en Scienca Universitato Loránd Eötvös ĝis 1980. Li kandidatiĝis en 1956. Li ricevis hungarajn kaj ĉeĥoslovakiajn premiojn inter 1963-1995.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szabadság. Az európai ellenállás költészete. (kunaŭtoro, 1945)
- Cseh-magyar szótár I-II. (vortaro, 1960)
- Karel Čapek (monografio, 1961)
- Romain Rolland, az ember és az író (monografio, 1961)
- A francia irodalom története I-II. (1963)
- A közép-európai ember (studo, 1973)
- Két haza között (eseoj, studoj, 1981)
- Előítéletek ellen (studo, 1985)
- A cseh irodalom kistükre (enkonduko, 1990)
Elektitaj tradukaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Johano Amoso Komenio: A világ útvesztője (kuntradukisto, 1961)
- Johano Amoso Komenio: A világ útvesztője és a szív paradicsoma (kuntradukisto, 1977)
- Mallarmé és Paul Valéry versei (1990)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2023-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM51695 hungarlingva datenaro de muzeo