László Dudás
Aspekto
László Dudás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1935 en Bátor |
Morto | 25-an de aŭgusto 2014 (79-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | ilustristo fasonisto poŝtmarkdesegnisto grafikartisto |
László Dudás [lAslO dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás László estis hungara fasonisto, grafikisto, poŝtmarkoplanisto.
László Dudás [1] naskiĝis la 24-an de majo 1935 en Bátor, li mortis la 25-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Dudás frekventis mezlernejon en Debrecen, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Dózsa-Farkas kaj Miklós Borsos. Post siaj studoj li faris fasonojn al ŝipoj, diversaj industriaj iloj, eĉ al firmaoj, iom poste li kreis grafikaĵojn por reklamoj. Ekde 1971 li planadis poŝtmarkojn, resume 227 specojn. Ekde 1991 li laboris jam helpe de komputilo. Li ricevis 5 premiojn inter 1988-2004.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1970, 1990, 1996)
- Pécs (1988)
Elektitaj poŝtmarkoj
[redakti | redakti fonton]- Kastélyok (1986-87)
- Magyar Népművészet (1994-95)
- Budapest és a megyék címerei (1997)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-28. Alirita 2018-12-28 .