László Erdei
László Erdei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Enzelmüller László |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1920 en Bory (distrikto Levice) |
Morto | 14-an de januaro 1996 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 12-1-34 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filozofo |
László Erdei [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Erdei László estis hungara filozofo, logikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis ĝis 1946 Enzelmüller.
László Erdei[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1920 en Bory (distrikto Levice) (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 14-an de januaro 1996 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Erdei apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris licencon pri speciala presisto en Budapeŝto en 1940, dum inter 1935-1941 li laboris en presejo, poste li batalis dum la 2-a mondmilito. Jam ekde 1936 li partoprenis en la laborista movado. Post la civiliĝo li laboris en pluraj laborejoj. Inter 1952-1955 li estis aspiranto de Hungara Scienca Akademio, poste li laboris en la akademio mem. En 1957 li kandidatiĝis, en 1970 li doktoriĝis antaŭ la Akademio. En 1957 li fondis akademian instituton, kie li estis vicestro ĝis 1966. Inter 1957-1970 li estis ankaŭ docento, poste profesoro ĝis 1990, krome katedrestro ekde 1972 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Lia filozofio estis mala, ol de György Lukács. Li edziĝis dufoje pro divorco, lia unua edzino naskis 2 gefilojn en 1943 kaj 1945, la dua edzino mortis en 1986. Li ricevis 2 premiojn en 1955 kaj 1980.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A megismerés kezdete. A hegeli logika első fejezetének kritikai elemzése. (monografio kaj disertaĵo, 1957; germane: 1964)
- Az ítélet dialektikus logikai elmélete. (monografio kaj disertaĵo, 1971; germane: 1982)
- Dialektikus logika. (universitata lernolibro, 1974; reeldonoj: 1976–1986)
- A dialektikus módszerről. (studoj, 1988).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM52752 hungarlingva datenaro de muzeo