Saltu al enhavo

László Gábor (sociologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Gábor (sociologo)
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1947 (1947-10-11)
en Pécs
Morto 21-an de februaro 1997 (1997-02-21) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rusahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto (–1973)
Szinyei Merse Pál Gimnázium (en) Traduki (–1966) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo sociologo
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Gábor [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gábor László, estis hungara sociologo, ekonomikisto.

László Gábor[1] naskiĝis la  11-an de oktobro 1947 (nun 1947-10-11) (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 15-a) en Pécs, li mortis la 21-an de februaro 1997 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Gábor maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1966, poste li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1993. Post la diplomo ĝis sia morto li kontinue laboris en sociologia instituto, dum li kandidatiĝis el sociologio en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Komence li estis implikita en esplorado de la metia trejnado gvidita fare de Zsuzsa Ferge. Poste, lia intereso turnis sin al socialpolitikaj aferoj, ĉefe esplorante la loĝsituacion de junuloj en la ĉefurbo. Li atingis signifajn rezultojn pri esplorado de socia situacio de la senhejmuloj.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Pedagógusok és tanulók a szakmunkásképzésben. (2 volumoj, 1976–1979)
  • Szegénység, depriváció, szociálpolitika. (1985)
  • Díjhátralékosok – díjhátralékosság. (disertaĵo, 1996)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.