László Gerő (arkitekto)
László Gerő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1909 en Szombathely |
Morto | 19-an de januaro 1995 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/5-1-20 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1932) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Parencoj | Dezső Zilahi (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto ![]() |
László Gerő [lAslO gerO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerő László estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, arkitekturhistoriisto.

László Gerő[1] naskiĝis la 24-an de majo 1909 en Szombathely, li mortis la 19-an de januaro 1995 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Gerő maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1927, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1932. Li daŭris la studojn en Romo helpe de stipendio, intertempe en 1938 li studvojaĝis en Italio kaj Grekio. Hejmenveninta inter 1939-1949 li laboris en ĉefurba arkitektura oficejo, sed en 1941 li doktoriĝis en la teknikuniversitato kaj li habilitiĝis en 1948. Li longe instruis en la universitato. Li specialiĝis pri la historiaj monumentoj, tial li laboris en koncernaj laborejoj. Li kandidatiĝis en 1955 kaj doktoriĝis en 1977 ĉe Hungara Scienca Akademio. En 1957 li fondis revuon pri historiaj monumentoj kaj ĝismorte li redaktis ĝin. Li ricevis premiojn inter 1956–1994. Li edziĝis en 1935, lia edzino naskis 2 filojn.
Elektitaj rekonstruaj aŭ restaŭraj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- rekonstruo de fundamento de amfiteatro en Aquincum (1941)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Belváros)
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár)
- loĝejturo en Sárospatak
- Fortikaĵo de Nagyvázsony
- Preĝejo Maria Magdala (Sopron-Bánfalva)
- hungara kapelo en Romo (escepte origina konstruaĵo, 1980)
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Róma építészete 1936-ban (1937)
- A római Santo Stefano Rotondo, a magyarok nemzeti temploma (1940; 1944)
- Az Óbuda- Királyhegyen feltárt római katonai amfiteátrum (disertaĵo, 1941)
- A Szervita tér (1947)
- Magyar városépítés (1952; 1953)
- Magyar építészet. A XIX. század végéig (redaktoro, 1954, ankaŭ germane)
- Magyarországi várépítészet. Vázlat a magyar várépítés fejezeteiről (disertaĵo, 1955)
- Az építészeti stílusok (1957; 1959; 1964)
- Die charakteristischen Epochen des Burgbaues (1964)
- Gotische Bürgerhäuser in Buda (1966; ankaŭ angle kaj france)
- Ostromverte várak (1969; ankaŭ angle, germane, france kaj ruse)
- A budai középkori királyi vár és várpalota helyreállítása 1948–1966 (disertaĵo, 1979)
- A Budai Várnegyed (1979 (ankaŭ angle, germane, ruse)
- Műemlékről mindenkinek (1987)
- Az építészeti stílusok (1994; 1998; 2003; 2006)
Lia ekspozicio
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1949)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2009)