Saltu al enhavo

László Gerevich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Gerevich
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1911 (1911-04-07)
en Budapeŝto
Morto 20-an de junio 1997 (1997-06-20) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 2. parcella,4. sor, 198. sír Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1931–1935) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ilona Vattai Redakti la valoron en Wikidata
Infano József Gerevich Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Tibor Gerevich (onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arthistoriisto
arkeologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Gerevich [lAslO gereviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerevich László estis hungara arthistoriisto, arkeologo, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis József Gerevich.

László Gerevich naskiĝis la 7-an de aprilo 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 20-an de junio 1997 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Gerevich frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1931-1935, poste li eklaboris en muzeo. Inter 1936-1937 li studvojaĝis en Italio. En 1947 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto, inter 1950-1961 li estis ĉefdirektoro de la Budapeŝta Historia Muzeo. Inter 1958-1981 li gvidis ankaŭ filian instituton pri arkeologio de MTA kaj redaktis diversajn arkeologiajn fakrevuojn. Li ricevis premion Kossuth en 1954.

Lia plej grava laboraĵo estis arkeologio esplorado de Vár (distrikto).

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • A kassai Szent Erzsébet-templom szobrászata a XIV-XVI. században (1935)
  • A felvidéki szobrászat stílusfejlődése (1943)
  • Gótikus házak Budán (Gotikaj domoj en Buda) (1950)
  • Magyarországi gótikus művészet (Hungarlanda gotika arto) (1955, 1970)
  • Johannes Fiorentinus und die pannonische Renaissance (1959)
  • The art of Buda and Pest in the Middle Ages (1971)
  • Pilis abbey, a cultural center (1977)
  • Ergebnisse der Ausgrabungen in der ungarischen Zisterzienserabtei Pilis (1985)