Saltu al enhavo

László Ghimessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Ghimessy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1909 (1909-02-14)
en Budapeŝto
Morto 26-an de decembro 1986 (1986-12-26) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo statistikisto
muzeologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Ghimessy [lAslO gimeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ghimessy László, estis hungara statistikisto, muzeologo.

László Ghimessy[1] naskiĝis la  14-an de februaro 1909 (nun 1909-02-14) en Budapeŝto, li mortis la 26-an de decembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Ghimessy akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, sed li jam estis statistikisto inter 1929-1945 en centra statistika oficejo, en 1932 li fondis lokan sportklubon. En 1945 li organizis kaj poste direktis censon de la militdamaĝo de Hungario. Inter 1945-1949 li instruis statistikon en Agrikultura Universitato, poste li laboris en karnoindustria instituto. En 1974 li partoprenis en fondo de muzeo pri la karnoindustrio, poste li gvidis ĝin. Flanke li verkis poemojn.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Harminc vers. (poemaro, 1931)
  • A magyar versenyző sportolók statisztikája. (1935)
  • Közúti forgalmi balesetek Magyarországon, 1941-ben. (1943)
  • Én, te, mi. Versek. (poemaro, 1947)
  • A budapesti hidak forgalma. (1948)
  • Mozaikok a húsipar történetéből. (1982)
  • A Húsipari Múzeum. (gvidlibro, 1984)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.