László Gyetvai (ekonomikisto)
László Gyetvai (ekonomikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
László Gyetvai [lAslO djetvai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyetvai László, estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto.
László Gyetvai[1] naskiĝis la 6-an de marto 1941 en Tiszaeszlár, li mortis la 1-an de decembro 2004 (laŭ alia informo la mortotago estas la 3-a) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Gyetvai maturiĝis en ekonomia mezlernejo de Nyíregyháza en 1959, poste li akiris pedagogian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1964. Post la diplomo li estis asistanto en Kemiindustria Universitato de Veszprém (1964–1969), poste lektoro de Universitato Károly Marx (1969–1974), pli poste li laboris en instituto. Intertempe li doktoriĝis en universitato en 1970, li kandidatiĝis en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia instrua ĉeftemo estis la marksismo, sed li okupiĝis pri strukturo de laborforto kaj ekonomiaj aferoj de la edukado. Li edziĝis en 1970, lia edzino naskis gefilojn en 1972 kaj 1973. Li ricevis 2 premiojn en 1974 kaj 1975.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A technikai fejlődés hatása a munkaerő-struktúra változására hazánkban. (disertaĵo, 1970)
- A munkaerő mobilitás és a gazdasági hatékonyság. (1976)
- A munkaerő-struktúra változásának főbb társadalmi- gazdasági összefüggései, különös tekintettel a szelektív fejlesztésre és a munkaerő-struktúra alkalmazkodó-képességére. (disertaĵo, 1984)
- Az egészségügy anyagi érdekviszonyai. (1988)
- A foglalkoztatáspolitika változó rendszere. (1997)