László Gyula Erdélyi
László Gyula Erdélyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1868 en Žihárec |
Morto | 17-an de aŭgusto 1947 (79-jaraĝa) en Zalaapáti |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ordenfrato katolika sacerdoto historiisto universitata instruisto religiulo |
László Gyula Erdélyi [lAslO djula erdEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi László Gyula estis hungara historiisto, pastro, benediktana monaĥo, bibliotekisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1905).
László Gyula Erdélyi [1] naskiĝis la 2-an de marto 1868 en Hungario, en Zsigárd (nuntempa Žihárec en Slovakio). Li mortis la 17-an de aŭgusto 1947 en Zalaapáti.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Gyula Erdélyi aliĝis al benediktanoj en 1884. Ĝis 1890 li frekventis ĉeflernejon en Pannonhalma, en la sekva jaro li pastriĝis. Li plulernis en universitato en Budapeŝto inter 1890-1892. Li ekinstruis en ĉeflernejo de Pannonhalma, kie li estis ankaŭ bibliotekisto. Baldaŭe li instruis en universitato Kolozsvár. Post la 1-a mondmilito li pluinstruis en Szeged, kie li iĝis rektoro. En 1938 li emeritiĝis.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A tihanyi apátság története (Historio de la abatejo en Tihany) (1908)
- Magyar művelődéstörténet Hungara edukohistorio) (1915-1918)
- Szent Imre és kora (1930)
- Magyarország törvényei Szent Istvántól Mohácsig (Leĝoj de Hungarujo de Stefano la 1-a (Hungario) ĝis 1526) (1942)