László Hlatky
Aspekto
László Hlatky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1911 en Budapeŝto |
Morto | 9-an de novembro 1982 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1931) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro |
László Hlatky [lAslO hlatki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hlatky László estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis rétalapi, lia prenita familia nomo inter 1930-1945 estis Herczeg [herceg].
László Hlatky[1][2] naskiĝis la 7-an de marto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de novembro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Hlatky maturiĝis en 1928 kaj akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatrarto en 1931. Li komencis sian aktoran karieron en kabaredo de László Békeffi. Ekde 1934 li apartenis al malgrandaj teatroj, inter 1939-1942 al Teatro Csokonai (Debrecen), pli poste li estis teatrestro de Nacia Teatro (Pécs). Post la 2-a mondmilito li estis membro de Gaja Teatro, ekde 1955 de "Gaja Scenejo". Li ofte rolis en Hungara Radio kaj filmoj.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Molière: Tartufo - fidelulo
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Ragueneau
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - Biccentő
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bartolo
- Károly Kisfaludy: Csalódások - Mokányi (bienulo)
- Ferenc Molnár:
- A doktor úr - Cseresnyés
- A vacsora - detektivo
- Tamás Emőd (poeto): A szegény ördög - titolrolo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A pénz beszél (1940)
- Szabóné (1949)
- Tűzkeresztség (1952) – Vendel Zsiga
- Különös ismertetőjel (1955) - bestkuracisto
- Dolarpaĉjo (1956) - notario
- Micsoda éjszaka! (1958) - gasto
- Házasságból elégséges (1962) – onklo Tóni
- Keserű igazság (1981)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Veréb utcai csata (1959) - fajrobrigadisto
- Szende szélhámosok (1968) - Jenő
- Aranyborjú (1974)
- Waterlooi csata (1982)