László Hornicsek
László Hornicsek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1923 en Spišská Nová Ves |
Morto | 14-an de majo 2014 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto dezajnisto internodekoraciisto ![]() |
László Hornicsek [lAslO horniĉek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hornicsek László estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, fasonisto, altlerneja instruisto.
László Hornicsek [1] Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 16-an de aprilo 1923 en Spišská Nová Ves (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 14-an de majo 2014 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Hornicsek apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1946, poste plian diplomon en arkitekta majstrolernejo en 1955. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Kaesz, Károly Weichinger, Dénes Györgyi. Inter 1945 kaj 1985 li ankaŭ laboris en kelkaj ŝtataj arkitektaj firmaoj, inter 1946-1958 li estis komence asistanto, poste docento en la Industriarta Altlernejo, fine inter 1958-1962 li instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1980, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Prago (1947)
- Budapeŝto (1949, 1956)
- Arthalo Budapeŝto (1950, 1953, 1955)
- Bruselo (1958, mondekspozicio)
- Rigo (1971)
Elektitaj internofasonaĵoj
[redakti | redakti fonton]- loĝejo de György Kádár (1952)
- interno de pola ŝipo (1957)
- restaŭrado de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (1958–1962)
- restaŭrado de Klubo Fészek (1963–1965)
- interno de hotelo en Székesfehérvár (1969–1973)
- interno de hotelo en Pécs (1974–1975)
- interno de flughavena domego de Budapeŝto (1978–1985)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine