László Kállai
László Kállai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1927 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de aprilo 2007 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | agronomo universitata instruisto ![]() |
László Kállai [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kállai László, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
László Kállai naskiĝis la 6-an de novembro 1927 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de aprilo 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Kállai studis inter 1945–1949 en Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József, poste li praktikadis 3 jarojn en agronomia universitato, pli poste ĝis 1957 li laboris en instituto. Intertempe en 1955 li akiris agronomian diplomon en agronomia universitato. Inter 1958-1964 li gvidis eksperimentan bestan parkon por ekzameni bestajn nutraĵojn, poste ĝis 1970 li estris similan instituton en Gödöllő, dum en 1963 li doktoriĝis en universitato. Ekde 1972 li instruis en agronomia altlernejo en Kaposvár. Li okupiĝis plej ofte pri nutraĵoj de bestoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az állatok fényérzékenysége. (1949)
- Takarmányozási kísérletek B12 vitamintartalmú anyaggal. (kunaŭtoro, 1953)
- A gyógyszergyártás és a húsipar. (kunaŭtoro, 1958)
- A hús- és tejtermelés biológiája. (monografio, kunaŭtoro, 1975)
- A takarmányozás biológiája. (monografio, kunaŭtoro, 1978)
- A laboratóriumiállat-tartás technológiájának kialakítását célzó környezeti tényezők megválasztása. (disertaĵo, 1983)
- Laborállat-tenyésztés. (lernolibro, 2007)