László Kardos
László Kardos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1898 en Debrecen |
Morto | 2-an de februaro 1987 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. (Kodály) körönd, Urnaház, 7-es számú fülke ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Pál Pándi ![]() |
Okupo | |
Okupo | Literatura tradukisto literaturkritikisto literaturhistoriisto tradukisto ![]() |
László KARDOS [lAslO kardoŝ], laŭ la hungara skribmaniero Kardos László estis hungara literaturhistoriisto, kritikisto, tradukisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Pál Pándi.
László Kardos naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1898 en Debrecen. Li mortis la 2-an de februaro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Kardos devenis el juda familio. Li frekventis lernejojn, poste universitaton en sia naskiĝurbo. En 1918 li jam apartenis al redaktejo de loka periodaĵo. Inter 1922-1944 li instruis en gimnazio por judoj, dume li verkadis, ekzemple en Nyugat. En 1944 li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li havis diversajn postenojn en ministerio. Ekde 1953 li edukis en ELTE. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli frue ankaŭ aliajn 2 premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Karinthy Frigyes (Frigyes Karinthy) 1926
- Tóth Árpád (Árpád Tóth) 1955
- Bevezetés az irodalomelméletbe és az irodalomtudományba (Enkonduko al la literaturoteorio kaj literaturoscienco) 1966
- Száz kritika (Cent kritikoj) 1987
- Kardos László válogatott műfordításai (Elektitaj tradukoj de László Kardos) 1953
- A tanár úr notesze - porjunulara romano 1947