Saltu al enhavo

László Lackó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Lackó
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1933 (1933-12-10)
en Budapeŝto
Morto 6-an de februaro 1997 (1997-02-06) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo geografo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Lackó [lAslO lackO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lackó László, estis hungara geografo, altlerneja instruisto.

László Lackó[1] naskiĝis la  10-an de decembro 1933 (nun 1933-12-10) en Budapeŝto, li mortis la 6-an de februaro 1997 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Lackó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1952, poste li akiris diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1956. Post la diplomo li laboris jaron en statistika oficejo, inter 1957–1965 en la kartografia oficejo, inter 1965–1978 en instituto, dum li doktoriĝis en la universitato en 1961. Pli poste li havis altajn ministeriajn postenojn, eĉ li estis subministro duonjaron. Inter 1990–1997 li instruis en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj. Intertempe li kandidatiĝis en 1969, li doktoriĝis en 1986 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1971.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A kapitalista világ hajóépítő iparának termelése 1958-ban. (1959)
  • A gazdasági kartográfia egyes kérdései. (disertaĵo, 1961)
  • A gazdasági térképek főbb ábrázolási módszerei és alkalmazási lehetőségei. (disertaĵo, 1967)
  • Magyarország megyéi és városai. (kunredaktoro, 1975)
  • A területi fejlődés befolyásolásának lehetőségei és korlátai. (disertaĵo, 1986)
  • Területi fejlődés, politika, tervezés. (monografio, 1988)
  • Regionális folyamatok Magyarországon. (1997)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.