László Puskás (pentristo)
László Puskás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Puskás László |
Naskiĝo | la 22-an de februaro 1941 en Ungvár (Hungara reĝlando) |
Morto | 24-an de novembro 2023 |
Ŝtataneco | Ukrainio (1991–2023) Sovetunio (1945–1991) Hungario (1941–1944) |
Alma mater | Lvova Nacia Akademio de Artoj |
Okupo | |
Okupo | pentristo pastro |
László PUSKÁS [lAslO puŝkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Puskás László estis hungara pentristo, grekokatolika pastro.
László Puskás [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1941 en Ungvár (tiam en Hungario, nun en Ukrainio kiel Uĵhorodo) kaj mortis la 24-an de novembro 2023.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Puskás depost 1945 apartenis al la hungara minoritato en Sovetunio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en Lvov en 1965. Inter 1967 kaj 1972 li instruis samloke. En 1974 li translokiĝis al Hungario, kie li havis postenon en redaktejo. Li studvojaĝis en Sovetunio, Francio, Italio, Germanio, Jugoslavio, Kanado, Izraelo kaj Belgio. Inter 1977-1980 li havis stipendion. Intertempe li plulernis en teologia akademio, poste li pastriĝis en sia naskiĝurbo. Li denove instruas ekde 1995 en la menciita industriarta altlernejo. Li ricevis 3 premiojn inter 1959-1980.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Lvivo (1971, 1972)
- Kievo (1973)
- Budapeŝto (1975, 1977, 1986)
- Nurenbergo (1988)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Moskvo 1964, 1966, 1974)
- Arthalo Budapeŝto (1975, 1988)
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- sekpentraĵoj en grekokatolikaj preĝejoj de Nyírkáta (1984), Fábiánháza (1987), Toronto (1989), Hajdúdorog (1989-90), Sárospatak (1991)
- mozaikoj en (Novi Sad, 1997), Uĵhorodo grekokatolika katedralo (1997)
- ikonostazoj en Hajdúsámson (1980), Halásztelek (1993), Vizsoly (1994-96)
- Preĝejo de Sankta Familio (Kazincbarcika) altara mozaiko (2007)
- Lakodalom, (1977, pentraĵo)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- „A hely, ahol állsz, szent föld” (fotoalbumo, 1989, 2001)
- Házad ékessége. Görögkatolikus templomok, ikonosztázionok Magyarországon. (1991)
- Romzsa Tódor püspök élete és halála (1998)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla plej lasta)
-
mozaiko en katedralo de Uĵhorodo
-
parto de mozaiko en Krakovo