Saltu al enhavo

László Ráday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Ráday
Persona informo
Naskonomo Ráday László
Naskiĝo la  11-an de novembro 1912 (nun 1912-11-11)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto 1986
en Hungario Miskolc (Hungario)
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Ráday [lAslO rAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráday László estis hungara kantisto.

László Ráday [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1912 en Budapeŝto, li mortis en 1986 en Miskolc.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Ráday akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto, lia ĉefa instruisto estis Albert Siklós. Li iĝis vaste konata kantisto, ĉar li kantadis precipe popularajn artkantojn, patriotajn kantojn kaj soldatajn marŝojn. Li havis ankaŭ posteneton en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li devige forlasis sian naskiĝurbon kaj li estis kantisto en restoracio en Miskolc ĝis la pensiuliĝo. (Li estis politike deportita, ĉar li estis servisto de la malnova reĝimo.)

Li edziĝis en 1938, li havis ankaŭ filinon ekde 1941. Li mortis en Miskolc jam kiel simpla homo.

Li ne nur kantis, sed komponis ankaŭ artkantojn.

Filmaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Két lány az utcán (1939) - kantisto
  • Ne sírj utánam, kedvesem (1943, mallonga filmo) - soldato, krome li komponis la filmomuzikon
  • La kaporalo kaj la aliaj (1965) - lia voĉo gramafone estas aŭdebla

Elektitaj komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Hiába mondod, hogy gyűlölsz
  • Páros csillag
  • Első levél
  • Nem szégyen a szegénység