László Szabó (farmaciisto)
László Szabó (farmaciisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1931 en Szentgotthárd |
Morto | 31-an de julio 2011 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | farmakologo |
László Szabó [lAslO sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szabó László Ferenc, estis hungara farmaciisto, biokemiisto, altlerneja instruisto. Lia ĝemelo estis Miklós Szabó.
László Szabó[1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1931 en Szentgotthárd, li mortis la 31-an de julio 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Szabó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1949, poste li akiris farmacian diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1954. Post la diplomo li estis asistanto en la universitata instituto ĝis 1965, poste lektoro (1966–1977), docento (1977–1980), fine profesoro (1980–1996), ekde 1977 ankaŭ institutestro. Interrompe li esploris en Merseburg kaj Bruselo. Li doktoriĝis en la universitato en 1966, kandidatiĝis en 1977, doktoriĝis en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1994. Lia esploro fokusiĝis al ĝenerala kaj farmacia organika kemio, ankaŭ rilatoj inter kemia strukturo kaj biologia efiko. Li ricevis premiojn inter 1974-2011.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szerveskémiai praktikum. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1957)
- A periódusos rendszer módosított alakja és jelentősége a szerveskémiában. (1962)
- Indolvázas alkaloidok oxidációs szinreakciójának vizsgálata. (kunaŭtoro, 1974)
- Vizsgálatok a szilárd fázisú szintézis alkalmazására az alkaloidkémiában. (disertaĵo, 1975)
- Poliacetilén izomer-keverék izolálása és szerkezetvizsgálata. (kunaŭtoro, 1984)
- Natural Products Chemistry: A Sort of Heterocyclic Chemistry. Reactions of Sweroside with Amines. (kunaŭtoro, 1994)
- Rigorous Biogenetic Network for a Group of Indole Alkaloids Derived from Secologanin. (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- aprezo kun foto
- aprezo kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- katolika leksikono (legebla pli malsupre)