László Vajthó
László Vajthó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 21-an de junio 1887 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Nagymajtény |
Morto | la 23-an de decembro 1977 en Hungario Kecskemét |
Tombo | Tombejo Farkasrét, EE-236. fülke |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | Literatura tradukisto literaturhistoriisto instruisto |
László Vajthó [lAslO vajtO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vajthó László estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, tradukisto, literaturhistoriisto. Lia malofta familia nomvarianto estis Vajtó.
László Vajthó[1] naskiĝis la 21-an de junio 1887 en Nagymajtény (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Moftinu Mare en Rumanio), li mortis la 23-an de decembro 1977 en Kecskemét (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Vajthó studis en Universitato Ferenc József (Kolozsvár), Jena, Graz kaj Parizo. Havanta pedagogian diplomon li instruis en gimnazioj komence province, inter 1920-1950 en Budapeŝto. Intertempe li doktoriĝis en 1929 kaj li iĝis privata instruisto en Universitato Lajos Tisza en 1935. Kune kun siaj studentoj li publikigis plurajn gravajn fontojn de la hungara literaturo, kiuj restis neeldonitaj ĝis tiam. Ekde 1916 li ankaŭ tradukis. En 1950 li pensiuliĝis, tamen li instruis ĝis sia aĝo 75 kaj tradukis ĝis aĝo 89. Li kandidatiĝis en 1952.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Német anthológia 1150–1900 (1916)
- Én, Ady Endre. (disertaĵo, 1928)
- Tanulók szerepe az irodalomkutatásban (studo, 1934)
- Mai magyar költők (1941)
- Húsz évem a Markóban. (1946)
- Bessenyei (1947)
- Tanári pályám emlékezete (membiografia romano, 1969)