László Verebélÿ (kuracisto)
László Verebélÿ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de julio 1841 en Trencsén (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 12-an de decembro 1922 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, bal oldali fasírboltok (B-367) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1865) |
Familio | |
Infano | László Verebélÿ |
Okupo | |
Okupo | kirurgo |
László Verebélÿ [lAslO verebEli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verebélÿ László estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis verebélyi.
László Verebélÿ[1] naskiĝis la 5-an de julio 1841 en Aŭstra Imperio en Hungara reĝlando en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio). Li mortis la 12-an de decembro 1922 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Verebélÿ akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pest en 1865, poste iomete li plulernis en universitato en Vieno. Post siaj studoj li laboris kaj instruis en kliniko de Pest (urbo). En 1869 li studvojaĝis al Vieno, Berlino, Parizo kaj Londono helpe de stipendio. Hejmenveninta en la sekva jaro li iĝis kirurgo en hospitalo pri malriĉaj geinfanoj, krome li estis nomumita privata profesoro de Universitato de Pest.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Empyema sebészi kezelése körül tett tapasztalatok (1869)
- Végtagok ízületi csonkolásáról (1871)
- Tapasztalatok a budapesti szegénygyermekkórház-egylet (Stefánia-kórház) ágyain 18 év alatt ápolt húgykőbetegek körül (1889)
- Elsődleges osteomyelitis és periostitis infectiosa (1891)
- Köldökzsinórsérv (omphalocele cong.) műtéttel gyógyult esete (1900)