Léon Agourtine
Aspekto
Léon Agourtine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Лев Агуртин |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1895 en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio, Rusia Imperio |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto • franca • rusa |
Loĝloko | Parizo • Bjalistoko |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1911–) ĵurnalisto tradukisto |
Léon AGOURTINE (naskiĝis la 27-an de aprilo 1895 en Bjalistoko kiel Лев Агуртин - Lev Agurtin[1], mortis la 7-an de februaro 1980 verŝajne en Berlino) estis franca ĵurnalisto kaj esperantisto.
Li esperantistiĝis en 1911, faris propagandajn broŝurojn en rusa kaj franca lingvoj. De 1922 sekretario de la gazetara Komisiono de SFPE.
Dum la dua mondmilito li estis tradukisto en la franca armeo[1][2].
En la 1970-aj jaroj li vivis en Okcidenta Berlino kaj fariĝis la 1-an de januaro 1974 membro de Esperanto-Ligo Berlino. Li uzis la titolon "Ministerialrat im Französischen Arbeitsministerium a.D." (Ministeria Konsilanto en Franca Ministerio pri Laboro ekster ofico).[3]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Международный язык = Internacia lingvo (Saratov: Elektro-tito-lit. B. L. Rabinoviĉ [1914])[4]
- L' Esperanto et la lutte des langues (Paris: Office Central Espérantiste, [proks. 1921]. - 8 p.)
- La Communauté Européenne de Defense et la question des langues (Préface d. G. Malraison. Introd. d. R. Leger. - Clichy: Agourtine, 1952. - IV, 12 folioj)
- Meĵdunarodnyj jazyk (Saratov: Esp. Bibl. de G. D., [1914]. - 12 p.]
- Die europäische Verteidigungsgemeinschaft und das Sprachenproblem (Vorwort G. Malraison. Einführung R. Leger. Trad. August Weide. - Lampertheim : Wilhelm Herrmann, 1952. - 15+2 p.. - 355 (4)=3)
- L'Histoire militaire de la revolution badoise de 1848. (Clichy, Seine, 1952)
- La législation sociale de la République Démocratique Allemande (zone soviétique d'occupation), 1952-1955
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri L' Esperanto et la lutte des langues
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Русская эмиграция против Третьего Рейха. Офицеры. Неполные и неточные сведения. Прода. Arkivita el la originalo je 2017-11-07. Alirita 2017-10-30 .
- ↑ De nos amis mobilisés en Franca Esperantisto, 1940
- ↑ Laŭ membra kartoteko de Esperanto-Ligo Berlino
- ↑ Rusa Ŝtata Biblioteko