Léon Faucher
Léon Faucher | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Léon Faucher | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1803 en Limoĝo | ||||
Morto | 14-an de decembro 1854 (51-jaraĝa) en Marsejlo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Tifoida febro ![]() | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 26 Grave of Faucher (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Partio | Partio de la Ordo ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Alexandrine Faucher (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto ĵurnalisto politikisto ministro ![]() | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Léonard Joseph Léon FAUCHER (naskiĝinta la 8-an de septembro 1803 en Limoges, mortinta la 15-an de decembro 1854 en Marseille) estis franca publicisto kaj politikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Unue li studis arkeologion orientiĝonte post la Franca revolucio de 1830 je ĵurnalistado kaj nacia ekonomio. Li estis redaktoro de »Temps«, de »Currier français« kaj de »Constitutionnel« inter 1830–42 eldonante plurajn naciekonomiajn skribitaĵojn. El ili plej gravis »Études sur l'Angleterre« (1845). En 1846 li iĝis deputito parlamenta kaj voĉdonis tie por la dinastia opozicio. Li ankaŭ fervore subtenis liberan komercon kaj voĉdonreformojn. Post la Franca revolucio de 1848 li elektitis ano de la konstitucidonantaro kaj de la leĝdonantoj kaj balotis same kiel la moderaj respublikanoj. Post la elekto de Napoleono la 3-a je ŝtatprezidanto (10.12.1848) Faucher iĝis ministro pri publika konstruado kaj pri internaj aferoj. Li ankaŭ sukcesis restarigi publikan ordon. Mallonge antaŭ la puĉo de la 2.12.1851 li tute retiriĝis de sur la scenejo politika.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Liaj naciekonomiaj eseoj kolektitis fare de la bofrato Wolowski en »Mélanges d'économie politique et de finance« (1856). Krome menciindas la verko »Recherches sur l'or et sur l'argent« (1843).
Fono
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 351-352, kio legeblas tie ĉi interrete.
- Naskiĝintoj en Limoges
- Mortintoj en Marsejlo
- Naskiĝintoj en 1803
- Mortintoj en 1854
- Viroj
- Naskiĝintoj la 8-an de septembro
- Mortintoj la 14-an de decembro
- Francaj politikistoj
- Francaj eldonistoj
- Francaj ĵurnalistoj
- Francaj ekonomikistoj
- Ministroj pri internaj aferoj de Francio
- Ĉefministroj de Francio
- Entombigitoj en la tombejo Père-Lachaise